?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

Sonĝo pri teleportado kaj fraŭdo

Ĉi-nokte mi havis vere strangegan sonĝon, kiun mi volas rakonti. Do...

Unue mi eltrovis, ke mi povas teleporti al aliaj lokoj laŭvole, simile al la filmo "Jumper" (vidinda, laŭ mi). Kaj mi sidis en la trajno, kiu volis veturi ien. Mi ĵus ekis de la stacidomo, kaj miaj aferoj kaj mia bileto jam kuŝis antaŭ mi sur la tableto en la trajno. Ankaŭ la jakon mi metis tien. Kun mia superpovo de teleportado mi ankaŭ ial povis nur iometete "vidi" antaŭen kaj imagi min mem kelkajn metrojn antaŭe, kaj mi tiel "telerigardis" iomete al la pordo de la trajno, kiam ni elveturis el la stacidomo, kaj mi povis vidi tra la fenestro la kajon preterpasantan. Senvole mi telesaltis el la trajno kaj subite staris apud la trajno sur la kajo kaj vidis de ekstere, kiel mia trajno forveturis sen mi (sed kun miaj aferoj, kiuj kuŝis tie sur la tableto), kaj mi pensis: Scheiße!!!

Kaj mi ne rememoras, kiel mi solvis la problemon, sed mi poste troviĝis en nia kara MPI-biblioteko, kie mi volis sekrete meti iun ŝlosilon en iun falsan libron. Mi forgesis, kia ŝlosilo ĝi estis, sed mi rememoris, ke mi devis inventi katalognumeron por tiu libro. Kaj mi iomete trairis por rigardi, kie estus la plej bona loko... eble ĉe la psiĥologiaj(?) librobretaroj en la plej malantaŭaj du bretaroj?
Kaj tiam subite venis iu viro kaj demandis, ĉu mi estas André Müller. Jes, tiu estas mi. Do li tuj ektenis en mian vizaĝon kelkajn paperojn kun ruĝa printado, kiu enhavis ankaŭ mian nomon, kaj li demandis, ĉu mi konus iun Bernd Wagner. Ne, mi diris. Li demandis min, ĉu mi iam estis en Kamboĝio. "Bedaŭrinde neniam. Kial?" Kaj li nomis kelkajn aliajn nomojn, ĉu mi konus tiujn aŭ ne, kmerajn nomojn fakte, kaj mi pensis: Kial diable mi konu ilin? Kaj unu de la nomoj mi identigis kiel bosnan nomon, kvankam mi ne konis tiun personon... Do, li finfine diris, ke iu en Kamboĝio ŝajne uzis miajn datumojn kaj eble mian (perditan) sanasekurkarton por aĉeti medikaĵojn kaj eble eĉ drogaĵojn. Kaj nun sur mia bankkonto mi havas pli ol -17.000 € (ŝuldojn). Mi ŝokiĝis kaj diris, jes, mia sanasekurkarto ja vere mankas, kaj demandis, ĉu mi iel povus rericevi tiun mankantan monsumon. Bonŝance li diris, ke tio tre verŝajnas. Kaj mi ankaŭ diris, ke mi povas facile pruvi, ke mi ne estis en Kamboĝio la pasintajn tagojn, ĉar mi havas multe da "alibioj" kaj oni povas legi pri mia vivo en la interreto.

Vere stranga, sed interesa sonĝo. Kaj tio okazis al mi je mia 28-a naskiĝtago (hodiaŭ!), haha. ^^

Cetere... ĉar mi jam igis min skribi ion, eble mi skribu ankaŭ tuj pri antaŭhieraŭ kaj hieraŭ, nur mallonge:

Antaŭhieraŭ ni lingvistoj festis la Ardvindetruado ("Aktion Glühweinvernichtung") en la universitato. Eble 15 el ni kunvenis, kaj ni planis iomete festeti kaj fordrinki la lastajn litrojn da ardvino, kiu restis de la pasinta kristnaskfesto (kie mi pro mia vojaĝo al Rusio ne estis). Ni do drinkis (ne ege multe, neniu vere ebriiĝis), amuziĝis, parolis pri lingvoj kaj la studado, filmoj kaj profesoroj, kaj poste ludis ludojn. Unu ni ludis tre tipikan esperantan ludon fakte: Homlupoj! Pro longaj diskutadoj ni ludis nur du rondoj, kaj Daniel estis la gvidanto. Mi neniam konis tiom bonan ludestron, fakte! Li elpensis mojosegajn ĉirkaŭrakonton unue pri ni estante iu norda popolo, kiu ĵetas la elektitajn vilaĝanojn en la malvarmegan fjordon, kaj poste pri kuna loĝejo de famuloj (precipe kantistoj). Mi neniam tiom ridis dum homlupa ludo. Poste ni ludis ankoraŭ Psychose, eble germana ludo, kaj Saskia devis diveni nian "psiĥozon". Mi dum tiu vespero fortrinkis nekredeblajn 5 (aŭ 4,5) glasojn da varma ardvino! Sed mi tute ne sentis iun ebriiĝon, eĉ ne malgrandan. Kiel tio povis esti? Mi ne povas klarigi tion. Nu... ne gravas, amuziĝi mi same povas sen alkoholo — kaj des pli sen ebriiĝo. ^^

Hieraŭ ni finfine faris la longe atenditan Star-Wars-vesperon ĉe Keziah. Venis tien do kelkaj de nia esperanta tablo de la lepsika Lingva Vespero (ni ankoraŭ renkontiĝas ĉiumarde!), kaj amikoj kaj kunloĝantoj de Keziah. Abundis la dolĉaĵoj kaj la picoj, kaj ankaŭ la bona etoso. Ni sidis ĉiuj sur, antaŭ kaj apud la sofo kaj rigardis la filmon projektitan al la blanka muro. Ne filmon, fakte, filmojn, ĉar ni rigardis la tri malnovajn filmojn, do epizodiojn IV, V kaj VI de Star Wars, en la angla. Kaj ni ĉiam ĝojegis ĉe konategaj scenoj ("It's a trap!", "I am your father." ktp.) kaj ni ege miris pri la strangega voĉo de Yoda en la angla originalo. Kelkaj partoj aspektis multe pli kiel Muppet-Show ol kiel serioza sciencfikcio. Sed al ni ĉiuj plaĉis, mi kredas. Kaj post tiuj tri filmoj iĝis meznokto kaj mi ekhavis naskiĝtagon! Ĉiuj gratulis al mi kaj mi eĉ ricevis tute ne atenditajn donacojn! Naskiĝtagkarton, kakton kaj kuirlibron por geeks (ŝajne Keziah petis mian koramikinon Jana pri ideo ^^). Mojosa vespero!

Hodiaŭ mi nur malmulte festis. Fakte ne vere festis, sed mi invitis mian avinon kaj onklon kaj ni kune manĝis kukojn kun miaj gepatroj kaj kun mia 3-jaraĝa nevino Linda. Krom tio, mi prepariĝis al la morgaŭa skriba ekzameno pri lingvistika kamplaboro. Mi iomete timas, ĉar mi ne vere scias, kiaj la demandoj povus esti... sed tamen premu la dikfingrojn por mi! ;)