?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

Mia vojaĝo al Rusio

Kie mi estis inter la 3-a kaj 17-a de Decembro, ĉi-jare? Jes, en Rusio! Pli ekzakte, en Jekaterinburgo, ĉe mia mojosega koramikino Jana. ^^



Do, por alveni tie, mi simple bezonis vizon por Rusio. Ŝajne tio sufiĉe facilas por germanoj. Mi bezonis konfirmilon de la hotelo en Jekaterinburg formalan invitleteron de Jana. Sed la unua metodo pli facilis, ĉar mi eĉ ne bezonis poŝte senditan version. Skanita kaj printita kopio tute sufiĉis. Kaj post unu semajno mi jam sukcese ricevis mian rusan vizon en mia pasporto.

Je la 3-a de Decembro mi do forlasis mian karan domon, prenis la InterConnex al Berlin (indus pli frue mendi la bileton por la ŝparprezo, fakte!), kaj tie havis ankoraŭ sufiĉe da tempo, ĝis la ekflugo de mia aviadilo moskven. Tial mi simple forŝlosis miajn pezajn aferojn kaj iomete promenadis tra Berlin. Survoje mi subite ekvidis la stratonomon, kie Chuck & Judith loĝis, kaj mi altelefonis ilin. Hazarde, Chuck ĵus sidis en iu apuda vjetnama manĝejo kaj invitis min. Mi hastis tien kaj ni kune manĝis. Poste li iris al sia laboro kaj mi vizitis Judith. Ni babilis pri lingvoj kaj mi denove povis admiri ŝian lernolibran kolektadon. Poste mi reprenis mian bagaĵon, iris al la flughaveno kaj... ekis unue al Moskvo (Domodedovo). Tie jam kuŝis neĝo kaj mi devis iel pasigi 5 horojn en la flughaveno. Iel ĝi funkciis kaj mi miris pri la granda kvanto de tjurkaj kaj ne-eŭropaspektaj personoj tie. Kelkaj eĉ iomete aspektis timigaj, sed mi jam antaŭe sciis, ke oni ne ridetu en Rusio. Tion oni simple ne faras. Do. Pro laceco tio ne estis problemo por mi, tiam. Per alia rusa aviadilo mi poste flugis rekte al Jekaterinburg, kie mi provis serĉi la eliron el la flughaveno... tio vere ne facilis!

Sed tiam venis mia kara Jana kaj kunprenis min! Ŝia panjo jam atendis nin ekstere en la aŭto. Ŝi tuj veturigis nin al la hotelo (AVS Отель), kie mi loĝis la 14 tagojn. Vespere ni manĝis kune ĉe la familio de Jana. Estis agrabla familio, ambaŭ gepatroj parolis Esperanton bone kaj ankaŭ la fratino de Jana, Lena, parolis ĝin. Mi ja konis ŝin de la FESTO en Francio. La patrino de Jana ĉiam manĝigis min kun ege bongustaj aferoj, ankaŭ tipikaj rusaj manĝaĵoj kiel борщ, сельдь под шубой, пироги aŭ пельмени kaj mi ĉion ŝatis. Kaj mi eĉ denove – samkiel en Ĉinio – iomete alkutimiĝis trinki teon denove. Tion oni ofte kaj multe faras en Rusio, mi lernis. La temperaturo en Jekaterinburg (kiu situas en la Uralo, je la azia flanko de la kontinentlimo inter Eŭropo kaj Azio) ĉiam estis inter -14°C kaj -23°C, sed unufoje la termometro eĉ falis ĝis -28°C, nekredeble! Sed ĉar la vetero tie estas ĉiam seka en vintro kaj ne tro multe neĝis kaj ankaŭ vento kutime forestis, oni povis vere vivi tiel (surhavante 4 "sedimentojn" da vestaĵoj).
Ho, kaj dufoje la gepatroj de Jana eĉ invitis nin manĝi en rusa kaj en tatara restoracioj. Tio estas, ĉar ili estas parte tataraj kaj la patrino eĉ denaske parolas la tataran. Mi kelkfoje aŭdis ŝin paroli ĝin telefone aŭ rigardi tataran televidkanalon. Ĝi estas tjurka lingvo vere tre simila al la turka.

Jana ofte montris al mi la urbon, kaj ankaŭ ŝian universitaton. Ni fakte multfoje vizitis klasojn kune, pri kvantuma meĥaniko (mi plej ŝatis tion!), termodinamiko, ĉiela meĥaniko, pri la rusa lingvo kaj ankaŭ pri pedagogio. Tio estis la unua klaso, kien Jana kunprenis min. Ili rigardis la francan filmon Les Choristes, kiun mi ja jam konis. Post la filmo, evidentiĝis, ke mi estis la sola, kiu jam konis la filmon, do la instruistino demandis, ĉu mi volus gvidi la diskutadon, hehe. Mi ne povis! Sed mi devis klarigi la germanan edukadan sistemon — en Esperanto, kun Jana kiel mia tradukistino. En la aliaj klasoj mi kelkfoje iomete aŭskultis, sed kelkfoje simple lernis sumerajn vokablojn per ANKI. Ofte fakte estis malfacile iri al la universitato, ĉar ĉiam estis iuj gardistoj, kiuj devis kontroli la paperojn. Unu eĉ tute ne volis enlasi min kaj ni bezonis unue demandi la pedagogian instruistinon. Grmpf. Kutime ni uzis iun sekretan metodon tamen eniri tra la studentmanĝejo. Ruza rusino, mia Jana! ;)

Alian tagon ni estis ĉe la komencanta kurso de la Esperanto-grupo de Jekaterinburg, kaj fakte Jana kaj mi faris la samajn taskojn en la germana kaj rusa, por praktiki tiujn lingvojn. Kutime ni ĉiutage parolis Esperanton, kio estis mojosa, ĉar neniu surstrate povis kompreni nin. Fakte, la Esperanto-instruisto de la tiea kurso eĉ venos al la JES (la silvestra Esperanto-renkontiĝo por junuloj, kiu sekvontsemajne okazos en Naumburg, tuj apud Leipzig!). Amuza homo, li, kun amuza rido. Mi ŝatus interkonatigi lin kun Paul. ;)

Alia mojosa loko en Jekaterinburgo estis la Коммуникатор (Kommunikator): oni pagas po 1 rublon por ĉiu minuto (40 rubloj = 1 eŭro), kaj ricevas senkostan teon kaj keksojn, kaj oni povas iri al iu ajn ĉambro, ripozi tie, babili, uzi la senkostan interreton, organizi iujn renkontiĝojn aŭ pruntepreni la ludojn tie. Jana kaj mi ofte estis tie, por la angla klubo, la germana klubo (mi kiel denaskulo de la germana estis la atrakcio tie!) aŭ simple ĉar ni ankoraŭ havis tempon. Krome, en la Kommunikator oni nek rajtas fumi, nek rajtas drinki. Por kelkaj ĉambroj oni eĉ devis senŝuiĝi. Tio certigis bonan atmosferon. Jana kaj mi eĉ unufoje faris babiladon ĉe Skype kun retkamerao, sidante ĉe la sama tablo. Frenezaj ni! :D

Mi ankaŭ konatiĝis kun kelkaj amikoj de Jana. Ekzemple kun Sofja ("Sofa"), kun kiu mi parolis iomete ruse kaj angle. Kaj ni kune iris kun Jana al la germana(!) kristnaskbazaro, kiu havis entute 6 budojn, kie oni povis mendi ardvinon (Glühwein/глинтвейн) kaj aĉeti kiĉaĵojn, hihi. Malgranda bazareto, sed simile al la germana tamen. Kaj mi ekkonis Ĵenja, bona amikino de Jana, kiu ankaŭ lernas Esperanton nun. Mi do povis ankaŭ kun ŝi komuniki. Kaj mi kelkfoje en la universitato parolis kun მზე (Mze), la kartvela kunstudentino de Jana, kun kiu mi unufoje skribis letereton dum la leciono, en la rusa lingvo sed kun kartvelaj literoj. Tio mojosis! Kaj ŝi poste ankaŭ invitis nin viziti ŝin en ŝia studentloĝejo. Laŭ mi, rusaj studentloĝejoj aspektas sufiĉe en ordo, laŭ la stilo iomete inter germanaj kaj ĉinaj studentloĝejoj. Ŝi loĝis kune kun nur unu alia studentino, sed ili ambaŭ nur havis unu ĉambron, kaj ili partigis la banĉambron ŝajne kun kelkaj aliaj loĝĉambroj de aliaj. Sed aspektis loĝebla. :)

Ege mojosa estis nia ekskurso al Kourovka, al la astronomia observatorejo (Jana ja studas astrofizikon), kie Jana kelkfoje laboris kaj eĉ loĝis dumtempe. Ŝia patrino veturigis nin per aŭto tien, sed ni haltis ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo por fari kelkajn fotojn. Pro la malaltegaj temperaturoj de -27°C je tiu tago kaj la profesio de la patrino (ŝi estas vojaĝgvidantino kaj -organizantino), ni estis rapidege gvidita al la plej belaj lokoj, devis teni niajn brakojn tiel kaj tiel, *ĉik* *ĉik*, kaj la fotoj estis faritaj. Mi ricevis memormoneron pri la landlimo kaj ni hastis reen al la aŭto. Miaj manoj preskaŭ forfalis, ĉar mi stulte lasis miajn gantojn en la aŭto, ho ve!
En la observatorejo oni ankaŭ preskaŭ frostmortis, sed almenaŭ ene estis iomete varmeta. Kaj la ĉefino de tiu loko manĝigis birdetojn per semoj! Ankaŭ mi, kaj ili flugis al mia mano, *murrrrrrrr*, kiel ĉarme! Nu, la teleskopoj estis interesegaj, ili havis kelkajn grandajn kaj ne-tiel-grandajn, nova kaj malnova teĥnologio unu apud la alia. Kaj unu grandegan teleskopon ankaŭ. Tio ege ege interesis min kaj mi ŝatus iam vere vidi, kion la teleskopoj vidas. Kaj ŝajnas ial, ke mi rekonas pli da nebuloj kaj pli da montoj sur Marso, ol Jana konas. ;)

Je la 15-a de Decembro estis la "Zamenhof-tago", kaj ni kune festis tion kun la esperantistaro de Jekaterinburg kaj la apudaj urboj, kiel Niĵnij Tagil, Ĉeljabinsk kaj aliaj. Multaj homoj ĉeestis, komencantoj kaj fluaj parolantoj, kelkaj ricevis lingvajn diplomojn. Jana nun havas ŝian certigilon de lingvokapablo je nivelo C1 en Esperanto. Mi fieras pri ŝi! Baldaŭ ŝi atingos certe la saman nivelon pri la germana. Ŝi multe pli rapide lernas ĝin ol mi la rusan. Homoj tie prezentis muzikon, poemon, torton kaj mi eĉ prezentis akĉentan skeĉon (kiel ĉiam) kaj mi prezentis mallonge mian hejmurbon kaj nian Esperanto-grupon de Leipzig, kion ni faras, kio estas nia Lingva Vespero, ktp. Mi estis la sola eksterlanda vizitanto tie. Ankaŭ Jana prezentis memverkitan poemon de ŝi.

La lastan tagon antaŭ mia forflugo hejmen ni pasigis parte en kafejo/trinkejo kun Katja (esperantistino kaj amikino de Jana), kiu estis fotistino kaj volis fari multajn fotojn de mojosaj, junaj amparoj. Hazarde ni ekzakte taŭgas al tiu priskribo. Do ŝi ege multe fotis nin tie. Kaj mi jam antaŭĝojas iam vidi tiujn fotojn. ^^
Post tio, la gepatroj portis min kaj mian bagaĵon al la flughaveno, ni ĝisis elkore kaj Jana akompanis min ĝis tie, kie ŝi ne plu rajtis kunveni. Domaĝe, vere, eble la spaco en mia kofro sufiĉus por ŝi? Tion mi ŝatintus! Sed mi ja havis nekredeble belajn du semajnojn tie. Mi ne povus plendi!

Kaj mi flugis reen same kiel mi venis: unue al Moskvo, kie mi pasigis longajn, lacajn 8 horojn, poste mi flugis al Berlin, denove vizitis Judith & Chuck en ilia loĝejo. Tie mi rajtis ripozi iomete de la longa kaj elĉerpiga vojaĝo (la flugo kaj atendado). Mi iomete manĝis, eĉ dormis duonan horon, kaj poste manĝis en la "sekreta tajlanda restoracio" kun ili. Ni vizitis librovendejon, same kiel dum mia vojaĝo al Berlin, kaj mi eĉ aĉetis kelkajn librojn tie (bedaŭrinde en Rusio mi ne trovis iujn taŭgajn librojn aŭ malmultekostajn vortarojn). Kaj vespere mi prenis la trajnon al Leipzig. Je la 17-a de Decembro, je 19:00 mi alvenis hejme denove kaj tuj montris fiere kaj ĝojplene la fotojn al miaj gepatroj kaj rakontis pri ĉio kun pli freŝaj memoroj ol mi nun havas. =)

Pardonu, ke mi pigris enmeti pliajn fotojn en tiun ĉi enskribon. Mi vere ŝatus, sed fajfas pri beleco de mia blogo. Anstataŭe mi aldonos ligilon al la fotaro ĉe Facebook:
Mia fotaro pri Jekaterinburg

Tags: