?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

FESTO 2012

Antaŭ iomete pli ol unu semajno mi revenis de la FESTO, Esperanto-renkontiĝo por gejunuloj, kiu kutime okazas en Francio. Ĉi-foje en la eta urbo Métabief proksime al la landlimo kun Svislando. Fakte, kvankam la F en FESTO ne signifas "fiziko", por mi ĝi iomete havis tiun impreson, sed legu mem...

1-a tago
Mi ne dormis en tiu nokto sed preparis miajn pakaĵojn kaj ekveturis buse al la stacidomo de Leipzig por komenci mian longan vojaĝon al la FESTO. Pro konstrulaboroj ĉe la stacidomo, mi devis preni anstataŭan buson (SEV) al la stacidomo apud la flughaveno, same kiel multaj aliaj vojaĝantoj. Mi sole vojaĝis almenaŭ ĝis Basel kaj mi ne povis trovi la buson. Aliaj havis la saman problemon, ŝajne, eĉ la onta veturisto de la buso mem. Mi ekbabilis kun iu studento, kiu ankaŭ volis veturi ĝis Basel kaj kiam finfine la buso venis kaj ni ŝanĝis al trajno poste, ni jam amikiĝis kaj parolis la tutan vojaĝon. Li estas studento de teoria fiziko kaj vojaĝos ĝis Zürich por viziti sian koramikinon, kiu staĝas en la CERN. Ŭaŭ! Mojosege! Mi ĉiam volis babili kun fizikistoj, kiu scias multe pri kvantuma fiziko, korpuskloj, kosmologio ktp. kaj li – Uwe – estis la ĝusta persono por tio. Do mi demandis multege kaj li klarigis libervole ĉion pri Higgs-bosonoj, neŭtrinoj, la Planck-konstanto, kvarkoj kaj gluonoj (pri tiuj li diplomiĝas, se mi ĝuste rememoras)... mi lernis ege multe kaj forgesis eĉ pli. Pro la interesega parolado, la vojaĝtempo ŝajne mallongiĝis kaj en Basel ni ĝisis. Tie mi atendis Clarissa kaj Benedikt, kiuj venis el alia urbo kaj kun kiuj mi daŭrigis la vojaĝon. Cetere, la stacidomo en Basel aspektas sufiĉe malpura — tion mi ial ne atendis de Svislando.
Niaj sekvontaj stacioj do estis Yverdons-les-Bains, kie ni renkontis Andi kaj unu aŭ du aliajn esperantistojn, kaj poste Vallorbe, kie atendis pliaj esperantistoj. Ni buse transiris la landlimon al Francio kaj ĉirkaŭ je 19:00 ni alvenis en la gastejo en Métabief (ski-vilaĝo kun malpli ol mil enloĝantoj).
Tie ni ricevis niajn ĉambrojn (mi poste ŝanĝis mian), kaj kune iris al la "koncertejo" (600 m for), kie estis la akceptejo. Bedaŭrinde mi pro malfrua aliĝo ne ricevis nomŝildon. :( Reen en la gastejo ni kune manĝis, kaj la vespermanĝo estis fakte tajlanda fiŝaĵo — mi certis!
Post tio (aŭ antaŭe?) mi jam ekkonis kelkajn novajn vizaĝojn kiel ekz. Shenja (Женя) el Schwedt/Ukrainio, kiu estis denaskulino, kaj mi ĝojis pri multaj malnovaj geamikoj, precipe pri Saci & Lætitia (el Hungario kaj Francio, ambaŭ denaskulinoj), kiujn mi lastfoje vidis dum la IJK en Liberec. Poste ekis jam la interkona vespero. Ni ludis "Alle die", kaj oni esperante ŝajne diras "FESTO movas ĉiujn tiujn, kiuj...". Amuzega ludo, kaj ni ja jam estis multe tie (entute eble venis 100 esperantistoj), kaj poste venis alia malgranda ludo, kie oni grupiĝu subite tiomope (ĉu tiu vorto ekzistas?), kiom la gvidanto diras. Tie mi ankaŭ ekkonetis knabinon el Rusio, kiu laŭdire studas astrofizikon! Mojose!

2-a tago
Mi ne ekzakte scias, kio igis min iri al la matenmanĝo, sed mi vere iris. Feliĉe. Ĉar tie mi renkontis Jana (Яна) denove, tiu rusa astrofizikistino el Jekaterinburg, kaj ŝia pli silenta fratino Lena (Лена) (vd. la bildon). La matenmanĝo estas iomete malvasta. Fakte nur bageto, butero kaj mielo kaj marmelado. Kie estis la maizflokoj (tiel do oni diru cornflakes!)? Feliĉe, Leo havis la ideon veturigi nin aŭte al la (mal)proksima superbazaro. Tion ni do faris, kaj babilante kun la du ruzinoj rusinoj, ni decidis pro la komuna problemo aĉeti pakaĵon de maizflokoj por la matenmanĝo, por ni tri. Jen nia заговор. ^^ Kaj ankaŭ ni aĉetis iom da pudingo kaj aliajn aferojn.
Tagmanĝon ni ĉiam manĝis en la gastejo aŭ antaŭ ĝi, ĉar la vetero ĉiam bonegis tie, estis eĉ tro varme, foje. Ekzemple je tiu tago, kiam ni faris ekskurseton al la (mal)proksima lago; tio daŭris 2 horojn perpiede kaj ni iris tra la suno kaj tra l' arbaro. Finfine ni ĉiuj alvenis ĉe la lago, kie kelkaj el ni eĉ iris naĝi. Sed ne mi, ĉar mi ne kunportis naĝvestaĵon. Tamen bela lago, kun cignoj eĉ. Kaj nur poste, kiam ni volis iri hejmen, Andi diris al ni, ke ekzistas buso rekten al la gastejo, kiu ankaŭ veturas de tie al la lago! Ho ve.
Post la vespermanĝo (ankaŭ en la gastejo, kaj kun multe da franca fromaĝo!) koncertis franca regeo-grupo poste en la koncertejo kaj ni ĉiuj dancis freneze kaj ĝuis la etoson. Kaj Leo poste diskĵokeumis kaj do ankaŭ la diskejo mojosis. Mi tamen ofte sidis ekstere en la freŝa aero babilante kun la aliaj, ĉar mi ne tro longe povas elteni laŭtegan muzikon. Tiun apuddiskejan etoson mi eble plej ŝatis kaj mi ofte estis tie.

3-a tago
Post la matenmanĝo (jes, mi vere ĉiutage matenmanĝis, sed ne ĉefe pro la maizflokoj ^^) ni decidis fari aligatorejon. Fakte dum la FESTO la programo estas ne tro granda kaj oni havas multe da libertempo. Unue mi pensis, ke tio estus enuiga, sed se oni havas amikojn kaj eblecojn, estas kiel ferioj. Do, ni organizis aligatorejon, kie oni rajtas paroli ĉiun lingvon krom Esperanton kaj la gepatran lingvon. Mia listo estis sufiĉe longe kaj mi eĉ elprovis mian (aĉan) rusan, dum Jana praktikis iomete sian (amuzan) germanan. Estis bonege kaj sufiĉe multe da homoj venis.
Post tio, ni (Jana, Lena kaj mi) decidis denove elprovi la lagon, ĉi-foje perbuse! Tiu ekveturas senkoste dum la tagmeza tempo. Ni do ne povis manĝi multe dum la tagmanĝo, sed rapide hastis al la bushaltejo. Jen ankaŭ estis aliaj homoj, kiuj volis veturi tien, ekz. Andi kaj Sjoerd (el Nederlando). Senkonstaj busoj, imagu! Ni do havis multege da tempo ĉe la lago. Kaj revidante la akvon, mi decidis iri naĝi simple en mia mallonga pantalono. Do, ni naĝis; la akvo estis freŝa nur en la temperatura senco, sed al mi tamen plaĉis tio. Poste ni promenadis iom kaj ludis rusan kartludon (Дурак, aŭ germane: Arschloch).
Denove en Métabief, post la vespermanĝo (kun fromaĝo!) koncertis EspoDespo kaj iu franca rokgrupo, kaj denove estis la diskejo. Tamen, multaj decidis viziti la gufujon. Kutime, la gufujo ja estas trankvila ĉambro kie oni babilas je kandela lumo, trinkas teon (aŭ mi lakton) ĝis la nokto-nokto-fin. Ĉi-foje, la gufujo estis la spaco ĉirkaŭ la fajro ĉe la tendaro. La homoj, kiuj ne loĝis en la gastejo, kiel Andi, Saci, Lætitia, Roĉjo ktp., loĝis en siaj propraj tendoj for de la gastejo... ege for. Ege ege for, fakte. Imagu: la gastejo foras de la koncertejo 600 metrojn (mi elprovis ĝin en Google Earth), dum la tendaro foras de la koncertejo (en la sama direkto) preskaŭ 800 metrojn, almonten! Kaj mi aŭdis, ke la duŝejo de la tendaro estas eĉ pli for de ĝi. Tio ĝenis multajn, ĉar tiel la du grupoj foje estas disigitaj kaj mi ekzemple ne vidis Saci (cetere, elparolu ŝin ['ʃɒʦi]) tiom ofte kiom mi volintus. Do, la gufujo ankaŭ troviĝis tie en la arbaro. Estis amuze, sed tamen mi sopiris la veran gufujon kun ties trankvila atmosfero. Sed homoj ludis fluton kaj kalimbon/mbiron/lamelofonon (mojosa instrumento!)...

4-a tago
Post la matenmanĝo (jes, denove!) kaj ludo de Bohnanza inter germanoj, francoj, britoj, rusoj kaj danoj, ni tagmanĝis kaj iris al alia ekskurso. Ŝajne kutimas ĉe l' FESTO iri pli ofte al ekskursoj, ĉar ne estas tiom da distra programo. Ĉi-foje ni piediris ĝis la stacio de la Coni'fer, klasika vaportrajno, kiu veturas kelkajn kilometrojn tra la arbaro kaj poste reen. Denove mi pasigis la tagon kune kun Jana kaj Lena, kaj ni tre ĝuis la trajnvojaĝon, kvankam ne videblis multe pli ol arboj. Ĉe la alia haltejo ni eltrajniĝis kaj iris al iu lageto, kie ĉiam post 22 minutoj okazu iu vidindaĵo! Okazis nenio fakte kaj ni atendis naive kaj vane. Sed la ŝercoj amuzigis min. ;)
Revenante ni denove piediris kaj iomete promenadis tra tiu dormanta vilaĝo.
Kion ni faris vespere, mi ne entute rememoras... verŝajne vespermanĝo, koncerto, kaj mi rememoras, ke mi kun Jana poste iomete promenadis tra la vilaĝo.

5-a tago
Jen pli granda ekskurso post la matenmanĝo (hah, tiuj dolĉaj maizflokoj! ^^), nome al Lausanne en Svislando! Granda grupo ekveturis en aŭtoj kun manĝpakaĵoj kaj tramarŝis la urbon tie multope, sed Leo ial havis la ideon veturi la rusinojn kaj min en sia aŭto por mem promenadi. Al mi plaĉis tio ideo, ne nur pro ili, sed ankaŭ, ĉar mi pli ŝatus promenadi en urboj en malgranda grupo. Tiel oni povas mem decidi kien iri kaj ne devas rapidiĝi aŭ atendi tro. Lausanne estis bela urbo, kun pentraĵecaj stratoj, (por Lena) interesa arĥitekturo, kaj (por mi) granda placo kun miloj da paseroj, kiujn ni manĝigis apud la Lago de Ĝenevo. Survoje ni fakte dufoje hazarde renkontis la grupegon, do Lausanne ne povas esti tiom granda. ;)
Leo, Jana, Lena kaj mi pasigis vere belan tempon tie kaj poste reveturis al Francio al nia gastejo. En la vespero denove estis koncerto, kiel ĉiutage. Ĉi-foje mia kunloĝanto Jonas Marx – aŭ Jonny M – kantis regeajn kantojn en Esperanto kaj germana. Mi ĉiam ne estis tro granda ŝatanto de regea muziko, sed tie mi ekŝatis ĝin, li vere faras bonegan, ĝojigan muzikon kaj poste donis senkostan KD-on al mi kaj aliaj. Mi ĝojas! Estis bonega vespero, eĵe boneĵe! ^^

6-a tago
La sesa tago de la FESTO estis iomete pli trankvila por ni. Neniu granda ekskurso ien, sed ni denove organizis aligatorejon, ĉi-foje en la koncertejo (kiu ankaŭ estis malfermita dumtage) kaj kun ludo proponita de Daŝa (ankaŭ el Rusio): ĉiu ricevis paperon kaj skribas iun ajn frazon sur ĝi en iu lingvo, kiun li aŭ ŝi konas, kaj poste plurdonas la paperon al la sekvonta persono, kiu tiam tradukas la frazon al Esperanto. Oni forfaldas la antaŭan frazon kaj plurdonas la paperon por ke la sekva persono povos traduki tiun (esperantan) frazon al iu alia lingvo, kaj tiel plu ĝis la papero estas plena. Estas iomete kiel miksaĵo inter la germana Stille Post kaj ofta tradukado ĉe Google Translate. ;) La rezultoj ofte estis ege amuzaj! Katoj iam iĝis hundoj, katidoj iĝis fiŝoj. Ni multe ridis. ^^
Por la tagmanĝo ni havis denove iun tajlandan manĝaĵon (unu estas tutcerte ไข่เจียว kaj la alia iu rizaĵo kun kokoskarea saŭco) kaj mi tiam finfine sciis, kial! La ĉefkuiristo de la gastejo kulpas. En unu vespero li ankaŭ kunfestumis en la koncertejo kaj iĝis sufiĉe ebria. Li estas franco, kaj ial li alparolis min kaj demandis, de kie mi venas, ktp. Mi respondis en mia aĉa franca (mi preskaŭ ĉion forgesis el mia lerneja tempo!) kaj ni interŝanĝis kelkajn frazojn. Kiam mi demandis, ĉu la manĝaĵo de la unua tago ne hazarde estis tajlanda, li jesis kaj ekparolis tajlande. Mi surpriziĝis ege kaj respondis tajlingve. Li verŝajne surpriziĝis eĉ pli, ĉar je tiu vespero kaj poste mi iĝis lia plej bona amiko. Ni povis multe pli bone komuniki en la tajlanda lingvo ol en la franca, haha. Ŝajnas, ke li jam loĝis 4 jarojn en Tajlando kaj lernis la lingvon kaj kuirarton tie. Li ankaŭ diris ion pri Vjetnamio, ke li estus duone vjetnama, duone franca. Mi ne certis pri tio, ĉar laŭ mi, li aspektis sufiĉe eŭropana. Sed mojose tamen, ke mi babilis taje kun franco. :D
Reen al la sesa tago: posttagmeze ni faris ekskurseton al la somera sledejo, kiu troviĝis tuj apud la koncertejo kaj estis amuza. Poste ni promenadis iomete tra Métabief kaj ekvidis, ke tiu urbeto mem fakte ne enhavas multe da vidindaĵoj. Jana kaj mi pasigis iom da tempo sur herbejo malantaŭ la gastejo, babilante. Ŝi legis kaj tradukis kelkajn de siaj poemoj kaj mi "tatuis" ŝian brakon per ŝia nomo en diversaj alfabetoj. Poste ni ludis badmintonon kun Lena.
Ankaŭ la vespero pasis sufiĉe trankvile. Jana kaj mi provis trovi eblecon reveni hejmen. Jes, tion ni eĉ ankoraŭ ne planis, kaj la karavano tiam ankoraŭ ne ekzistis kaj ŝajne ne ekzistos. Trajnoj kostis ege multe aŭ veturis ege maloportune. Kutime ambaŭ. Mi devis iel reveni al Leipzig, Jana kaj Lena devis esti en München je la postsekvonta tago, ĉar ilia aviadilo flugos al Moskvo, de kie ili prenu 25-horan trajnon al Jekaterinburgo. Jeeeees, la mondo estas granda, sed Rusio estas eĉ pli granda. Ankaŭ Saci volis veturi ĝis München, ĉar ŝi tie planis preni buson hejmen al Hungario. Do, kion fari?! Ni prenis la plej simplan kaj malmultekostan, kvankam malpli komfortan eblecon kaj demandis Wolfgang ("Lupiro"). Li diris, ke li kunprenos nin en sia aŭto. Do, bone...

7-a tago
Tio bedaŭrindege estis la lasta tago de la FESTO kaj ĉiu sentis ĝin. Kelkaj jam devis forlasi nin. Ĉar ni volis ankoraŭ ĝui la belegan veteron, Jana, Lena kaj mi prenis la senkostan buson al la lago denove, ĉi-foje al alia lago tamen. Tie ni denove sunbanis sunduŝis, naĝis iomete (mi ne estas tro bona naĝanto, mi konfesas, kaj preskaŭ mortis ^^), babilis, ludis Дурак kaj Jana tatuis mian brakon per la energikonserva teoremo ε=ħω. Posttagmeze ni revenis hejmen kaj pakis niajn aferojn. Tiam venis la kulminacio de la tuta festo: la Internacia Vespero! Jana kaj mi ne ĉeestis, sed sidis ekstere, ŝirmita de la pluvo (jes, eĉ la ĉielo ploris pro la fino de la FESTO!), kaj parolis kaj ĝuis la lastan vesperon.

8-a tago
Ekzakte je la 1-a horo nokte, Wolfgang ekveturis kun Jana, Lena, Saci kaj mi en sia malgranda aŭto plena de niaj pakaĵoj. Ankoraŭ pluvis kaj ni volonte fermis la okulojn pro timo de tio, kion oni ne povis vidi el la aŭtofenestro. La vojaĝo daŭris sufiĉe longe kaj miaj kruroj preskaŭ mortis. Matene, ĉirkaŭ je la 7-a horo ni alvenis en Türkheim ĉe la librovendejo/loĝejo de Wolfgang (7-Schwaben-Buch, se mi rajtas varbi). Spaco ne abundis, sed ni tamen ĉiu trovis dormlokon. Fakte, la tri knabinoj kaj mi dormis en la larĝa lito. Sed nia "nokto" nur daŭris 1,5 horojn. Poste, Wolfgang kunprenis nin al Buchloe, apuda urbeto, kies nomo laŭdire signifas "ebrie" en la rusa lingvo. Tie ni tri devis ĝisi de Saci kaj Wolfgang, ĉar ni plurveturis al München (Saci veturis alimaniere iel).
Fakte tiel komencis plia mojosa parto de niaj "ferioj": ni vizitis München!
Mi neniam vere estis en München, sed ĝi tute ne malbonas. Ni unue provis serĉi iun trankvilan lokon por sidi kaj ripozi, do ni elektis iun parkon kun la nomo "Theresienwiese" — ŝajne tio estas la loko de la Oktoberfest aŭ io, ĉar ĉie estis tendoj kaj budoj kaj duonfinitaj konstruaĵoj. Malbela loko, do ni iris al la urbocentro. Tio estis bona decido, ĉar la urbocentro vere vizitindas. Ni vizitis preĝejon, kelkajn placojn kun fontanoj, manĝis glaciaĵon, vizitis ludilmuzeon kaj promenadis sencele. Iam ni trovis iun parkon norde de la centro, kaj tio plaĉis al ni.
Iam vespere venis la tempo de ilia foriro. Ni kune veturis al la flughaveno, pasigis iom pli da tempo tie kaj poste sufiĉe rapide ĝisis por ne iĝi tro malgaja. Post la foriro de la du rusinoj, la FESTO por mi vere finiĝis kaj la Postrenkontiĝa Sindromo (PRS) subite atakis min. Mi sidumis tie iomete pli longe, skribis poŝtkartojn hejmen kaj eksterlanden kaj vojaĝis reen al la ĉefstacidomo. Eble estis erarego ne tuj reveni tien, ĉar mi eksciis, nu: foriris lasta trajno, ĉu mi dormu en la staci'?! — kaj jes, mi devis. :(

9-a tago
Ho jes... mi alvokis kelkajn kunvetureblecojn, kiujn mi trovis dank' al mia saĝtelefono (neniu diru, ke tiuj senutilas!), kaj finfine trovis iun, kiu veturos al Leipzig je 6:00 matene. Mi do devis iel pasigi 8 horojn tie. Ĉu dormi? Nu, prefere ne... mi volis varman lokon, manĝaĵon kaj konektingon (tio cetere estas la esperanta vorto por Steckdose/power outlet/позетка!), do mi decidis pasigi la nokton ĉe usona milionulo: McDonald's! Sufiĉe agrabla loko, fakte, kaj mi legis, faris iomete por mia magistra tezo, lernis tajlandajn vokablojn, manĝis, rigardis kaj ordigis fotojn kaj iomete babilis kun alia atendantino, kiu studis geologion. Iam vere iĝis tempo kaj mi foriris el München.
Daŭris ege longe ĝis kiam mi trovis la renkontiĝlokon de mia veturebleco: iu ulo, kiu kelkfoje veturas inter Leipzig kaj München, kaj jam alia ulino veturis kun li. Kostis entute 20€, do bonega prezo. Mi apenaŭ parolis kun ili, ĉar mi ne tro ŝatis ambaŭ; anstataŭe mi tuj ekdormis kaj tiel la 4-hora vojaĝo preterpasis sufiĉe rapide.
Je ekzakte 11:49 mi alvenis en mia kara sed soleca domo, enfalis preskaŭ tuj en mian liton kaj dormis iomete pli.

La Fin'


Konkludo: La FESTO vere mojosas, kvankam la programo estas sufiĉe malplena. Oni tiel povas multe pli fari kun homoj kaj havas libertempon, kion oni mem povas utiligi. Ĉiam estas koncertoj, kaj tio kreas bonegan etoson, precipe vespere. Kaj se oni ne ŝatas la muzikon, ĉiam estos homoj ekstere, kun kiuj parolindas. Se oni volas fari ion, oni povas mem krei programeron. Do, kvankam mi kutimas havi plenŝtopitan programon dum renkontiĝoj, mi ege ĝojis la FESTOn, ne nur pro la ĉeesto de la plej mojosa astrofizikistino de Rusio la mondo, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj, pro Leo, pro Shenja, pro Saci, Jonas, Lætitia, pro Emĉjo, Alekĉjo kaj Kvenĉjo, pro Clarissa, Benedikt, Thomas, Paulinka, James, Daŝa, tiuj amuzaj danoj, kun kiuj mi (surprize sukcese!) parolis la danan, kompreneble ankaŭ pro Lena, la freneza kuiristo, Roĉjo, Petriko kun siaj kalimboj, la amuza Meva, Adeline kun sia ĉarma ridetego (:D), pro Andi kaj Julia, pro la tro strikta junulargastejestrino, la paseroj kaj lamoj, pro la agrableco de Wolfgang, pro la infanoj kiuj ĉeestis kaj pro Uwe, kiu bone preparigis min al prisciencaj babiladoj kun Jana. Ĉiuj tiuj (kaj pli!) kreis kaj plibonigis la etoson dum la FESTO kaj mi devas danki al ĉiuj. Sed precipe al Jana. ^^

Tags:

Comments

( 2 comments — Leave a comment )
sunalooch
Sep. 3rd, 2012 08:15 am (UTC)
Haha, nedankinde ^^

"Precipe al Jana", en kiu ĵus vekiĝis redaktorino kaj kiu havas por vi kritikon (sed mi sendos private)

Fakte ja vere estis bonega FESTO kaj mi ĝojas ke ni konatiĝis tie))))))))))))
pne
Sep. 3rd, 2012 10:51 am (UTC)
Dankon pro la tre interesa raporto!

Mi pensis antauxe, ke ne estus io por mi, cxar mi ne multe auxskultas muzikon aux plenigas libertempon, sed versxajne tiaj timoj estas senbazaj kaj mi amuzigxus bone, se mi irus!

Bone, ke vi pasigis tian bonan tempon tie!

Sed mi ne povas imagi iri ien sen havi la bileton por la reiro kaj ecx, versxajne, esti cxiun planinta :) Mi ne estas tre spontanea. Do mi tute ne havus tiajn spertojn kiajn vi havis dum la vojagxo de Francio al Germanio.
( 2 comments — Leave a comment )