?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

Im November letzten Jahres hat die Student!, eine Studentenzeitung der Uni Leipzig einen Bericht über unseren Esperanto-Tisch beim Sprachenabend geschrieben, der gar nicht schlecht war. Ein Foto ist auch dabei. Ich hab das mal von meinem Vater einscannen lassen.
Und für diejenigen, die kein Deutsch sprechen, habe ich gerade die Übersetzung auf Esperanto angefertigt, die unter dem Zeitungsausschnitt steht...

En Novembro pasintjara la Student!, iu studenta gazeto de la Universitato de Leipzig verkis raporton pri nia Esperanto-tablo ĉe la LingvoVespero, kaj la artikolo vere estas ne malbona. Ankaŭ ĝi enhavas foton. Mi lasis mian patro skani ĝin.
Kaj por tiuj, kiuj ne parolas la germanan, mi ĵus faris tradukon al Esperanto, kiu troviĝas sub la gazetero...




Unu lingvo por la tuta mondo
Esperanto estintu lingvo por pli bona kunesto — ĉu la projekto fiaskiĝis?


"Hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kaj angloj, nek rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj." Tiujn vortojn diris Ludwik Lejzer Zamenhof, la kreinto de la planlingvo, dum la unua Universala Kongreso de Esperanto. Ankaŭ hodiaŭ validas ankoraŭ tio, kio iam kunigis la esperantistojn.
     Mi troviĝas en la kelo de la Villa en la Lessing-strato. Ĉi tie renkontiĝas ĉiun mardon ekde la 20-a horo interesitaj homoj por la LingvoVespero. En familiaraj rondoj homoj babilas en la franca, hispana, angla kaj interalie ankaŭ en Esperanto.
     Ĉe unu de la tabloj sidas Alexander Hamann, unu de la fondintoj de la Esperanto-lingvogrupo de Leipzig, kiuj unue renkontiĝis en 2004 kadre de la LingvoVespero.
     Por klarigi: Esperanto estas planlingvo, do jam konscie planita kaj elverkita lingvoprojekto. En la jaro 1887 ĝi estis vivigita de la pola okulisto Ludwik L. Zamenhof sub la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto". Zamenhof, kiu havis judan devenon, vivis en la geto de la pola urbo Białystok kaj tie ĉiutage spertis malamikecon kaj misuzojn inter la lokaj etnaj grupoj. La celo de lia artefarita lingvo estis faciligi la kunteno de la popoloj kaj preventi konfliktojn pere de unueca interkomunikiĝo.
     Alexander Hamann eksciis de la planlingvo, kiam li estis junulo, tuj estis entuziasmigita de la kaj per retpaĝoj kaj lernolibroj eklernis mem la planlingvon: "Esperanto vere estas sufiĉe rapide lernebla. La tuta gramatiko eĉ povas trovi lokon sur unu A4-paĝo. Preskaŭ ĉiuj vortoj devenas de aliaj latinidaj lingvoj kaj jam internacie konataj. Se oni ĉiutage okupiĝas pri la lingvo, oni povas jam post tri ĝis kvar monatoj paroli pri ĉio ajn", diras Hamann. La rapida lernebleco kaj la ideo plivastigi la planlingvon ankaŭ en Leipzig fine igis lin oferti Esperanton ĉe la LingvoVespero. Interesitaj ne longe atendigis lin kaj baldaŭ troviĝis jam bunta okopo da studentoj, kiuj same entuziasmis pri Esperanto.
     André Müller, plia grupano, kiu ankaŭ jam ĉeestis ekde 2004, konsentas kun la opinio de siaj amikoj: "Pere de Esperanto mi ekkonis multe da interesaj homoj. Kvankam la lingvo estas parolata nur de ĉirkaŭ du milionoj da homoj, estas ja precize pro tiu "malgranda" nombro, ke ekestas granda solidareco inter la parolantoj. La malgrandaj Esperanto-lingvokomunumoj entenas multe da helpemo kaj familiaran atmosferon. Ankaŭ enrete la komunumoj estas tre agrablaj al novuloj. La baza ideo de la planlingvo do daŭre vivas per la parolantoj."
     Alexander, André kaj aliaj partoprenantoj de la lingvogrupo daŭre plibonigas siajn lingvokonojn parolante pri politiko, socio kaj ĉiutagaj problemoj kaj volas, ke la plivastigado de Esperanto en Leipzig lasas la planlingvon vigladi kaj ekkoniĝi por aliaj homoj: "La baza ideo de la Lingvo Internacia devas daŭri! Kiu alia lingvo sur la mondo subtenas pacan kunestadon kaj solidarecon tiel konsekvence?", konfirmas Hamann. Por li la LingvoVespero en la kelo de la Villa estas gravega afero.
     Jakub, unu el la kunlaborantoj de la LingvoVespero, konsentas kun la pozitivaj opinioj pri la kultura interŝanĝo: "La baza ideo de la LingvoVespero ankaŭ estas tre bona. Kvankam mi ne parolas Esperanton, mi scias, ke ĝi estas unika ŝanco ekkoni novajn homojn, lingvojn kaj kulturojn. Ni provas partoprenigi pli da novaj kaj junaj homoj, tra onidiroj de amikoj tiel disvastiĝas la ideo de Esperanto kaj de aliaj lingvoj preskaŭ per si mem."
     Ĉirkaŭ je la 23-a horo pli kaj pli malpleniĝas la Villa-kelo; Alexander Hamann foriras kune kun la lastaj ĉeestantoj. Li estas kontenta, ke li povas helpi teni la lingvon viva: "Dum almenaŭ kelkaj homoj parolas Esperanton, la planlingva projekto ankoraŭ ne fiaskiĝis." Tutmonde ĉiam okazas renkontiĝoj de esperantistoj, precipe koncertoj kaj kongresoj. Internacieco kaj la paca kunestado tiam gravas antaŭ ĉio alia.
Denis Gießler


Kiu ankaŭ emas lerni Esperanton, simple venu marde je la 20-a horo al la Villa-kelo, Lessingstraße 7, aŭ skribu al esperanto.leipzig@googlemail.com.