?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

La 52ª Internacia Seminario en Biedenkopf

Finfine mi trovas la tempon skribi pri la pasinta IS denove! Do, tiu estis la 52ª kaj lasta(!) Internacia Seminario kaj ĝi ĉi-jare okazis en Biedenkopf, iu malgranda urbo en Hesio. Venis iomete pli ol 150 homoj. Sed mi rakontu laŭtempe...

Sabato, 27ª de dec., 2008
Tina G. kaj mi ja vojaĝis kune al IS kaj ni planis partopreni la kostumkonkurson, do mi ricevis du ·T···-ĉemizojn de mia patro, kiujn mi rajtis tranĉi, piki, ekbruligi, makuli kaj ĝenerale prikatastrofigi, ĉar la temo de tiu ĉi IS kaj kostumado estis "katastrofoj". Mi ankaŭ prilaboris malnovan pantalonon de mi kaj ni du en la mateno aĉetis popersone du plastikajn cikatrojn. Poste, ni kunveturis kune kun Jenny M. el Leipzig, Caro P. el Chemnitz, Miranda L. el Aŭstralio (mi ne ŝercas!) trajne al Biedenkopf. La vojaĝo daŭris 7 horojn, sed ni nur pagis ĉirkaŭ 7 € po persono, ĉar validis la semajnfinan bileton ("SchönesWochenende-Ticket"). Nian unuan esperantiston ni malkovris en librovendejo en... mi forgesis, kie. Sed estis Cat (aŭ Kat?) el Svislando (kvankam ŝi estis el Kanado, sed ne gravas).
Do, alveninte, ni akceptiĝis kaj salutis niajn amikojn internaciajn. Fine, Tina kaj mi ricevis ĉambron kune kun Andreas R. el Germanio, timwi el Germanio/Britio kaj Olivier M. el Francio. La programlibreto bonegis, ĉar fakte estis tre malgranda kajereto en la (multkolora) nomŝildo. Tion mi trovis ege bone farita!
La interkona ludo tamen tute ne taŭgis, ĉar oni vere ne interkonis kun aliaj homoj.

Dimanĉo, 28ª de dec., '08
Tina ĉiumatene iris al la Esperanto-kurson por komencantoj de Tim Owen, kaj tie laŭdire plaĉis al ŝi. Mi fakte partoprenis la matenmanĝon kun ŝi. Jam je la unua tago! Ho ve... post la sufiĉe bona tagmanĝo, Timwi, Tina kaj mi iris eksteren por ludi badmintonon, karesi katon kaj promeni iomete. En la junulargastej ankaŭ troviĝis tablopiedpilka tablo kaj tie ni ludis kelkfoje. Kelkaj ankaŭ faris etan korespondencon per Skype kun aliaj Esperantistoj. Vespere haveblis koktelojn, kiujn Leo, Jenny kaj Caro preparis. Kaj kompreneble ni ofte vizitis la ludejon por ludi Cambridge Mao, Streĉ', la amuzan danan trinkujludon aŭ Uno.
Pli poste okazis koncerto de Alejandro Cossavella, kiu laŭ mi ege bone kantis kaj gitarplukis. Kaj eĉ pli malfrue, Judith, Tina kaj mi ludis goon en la ludejo.

Lundo, 29ª de dec., '08
Marek B. faris ekskurson al la urbo en sia programo pri "GeoKaŝado", kiun Tina, Timwi kaj mi partoprenis. Estis amuze, kaj ni eĉ sufiĉe rapide trovis la unuan kaŝaĵon: estis malgranda plastika tubo ie en Biedenkopf, kun skribilo kaj papero ene, sur kiu oni devis skribi sian GeoKaŝado-nomon kaj la tempon kaj daton. Ni ankaŭ aldonis varbileton pri Esperanto. Mi havis la ideon enmeti malgrandan trezoron, do ni enmetis ĉeĥan moneron de 5 kronoj kaj malgrandan pseŭdo-oran ĉeneton. Post tiu trovaĵo, Tina, Timwi, Andreas kaj mi decidis ne plu sekvi la grupon sed anstataŭe viziti la kastelon. Kaj estis sufiĉe bela tie! Ni eĉ renkontis aliajn ne-esperantajn GeoKaŝado-ludantojn! Kaj ni vizitis Edeka por aĉeti aĵojn (kiuj estis ege malmultekostaj tie!).
Ree en la gastejo, estis tiu Internacia Kulinara Festivalo, kie oni povas gustumi diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn de la nacioj de la partoprenantoj. Mi tre ŝatis la fromaĝon el Italio kaj Nederlando kaj ankaŭ la germanajn keskojn. La alkoholaĵoj el Kroatio iomete tro fortis por mi. ;)
Kaj tiam vespere okazis la grandega ludo farita de Timwi: "Kio volas iĝi milionulo?" — tiutempe mi denove provis partopreni, sed tiam im eĉ sukcesis plejrapidi dum la elekta rondo, kvankam mi estis la 4ª kandidato. Mi tamen nur venis ĝis la 16.000-eŭrojbrakumoj-demando, al kiu mi bedaŭrinde malĝuste respondis, do mi gajnis nenion (nu, fakte mi gajnis 60 cendojn kaj 5 kronojn ĉar homojn donis al mi monerojn por ke la monero decidu). Sed tamen ege amuzis!

Mardo, 30ª de dec., '08
Ankaŭ hodiaŭ mi matenmanĝis! Kaj poste mi iris al prezentado de iu italino, kiu parolis pri "Nanoteknologio. Kvankam ŝia prezentado ne estis tiom interesa, kiel mi esperis, la sekvinta diskutado pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de nano- kaj genteknologio estis tre interesa. Rolf faris diskutrondon poste, kun la temo "Kiel savi Esperanton de la esperantistoj?" — tie temis precipe pri la problemo, kiel varbi por Esperanto kaj ne envoki al homoj strangan impreson de ĝi.
Do, poste ni iris al la danckurso de Leo, kiu instruis al ni danci salson, ĉaĉaĉaon kaj aliajn dancstilojn. Li tre bone faris tion kaj mi tre ĝojis danci kun Tina. Tiu kurso okazis dum tri tagoj, mi kredas, do je la internacia vespero ni eĉ prezentis nian dancon.
La vespera programo enhavis "Fantoma Faŭko", parodia de talkshows kiel Jerry Springer, ktp. Kelkaj de la skeĉoj estis ankaŭ tre amuzaj. Kaj ni poste lasis la tagon finiĝi per granda rondo de Cambridge Mao en la ludejo.

Merkredo, 31ª de dec., '08
Ni ne multe faris posttagmeze, nur manĝis, ludis bilardon, okazigis la aligatorejon, dum kiu mi parolis nederlande, angle, ĉine kaj iomete france kun kelkaj homoj. Tiun mi ŝatis. Kaj mi remarkis, ke mia hispana tute ne funkcias sur esperantaj renkontiĝoj.
Vespere, la silvestra programo enhavis kostuman temon de "katastrofoj", do Tina kaj mi kaj multe aliaj vestis sin katastrofe (vidu supren). Ŝajne, tamen, Tina kaj mi estis la solaj, al kiuj venis la ideo vesti sin kiel post iu katastrofo, kaj ne kun katastrofa vestaĵstilo. Dum la kostumkonkurso tamen venkis Benny el Irlando, kiu estiĝis la superirlandega kuracistohorloĝo (ne demandu!). Mi ankaŭ trovis sian kostumon unu de la plej bonaj. La jarŝanĝon ni kompreneble denove festis en la diskejo.

Ĵaŭdo, 1ª de jan., '09
La prelego/diskutrondo de Tina T. el Kroatio kaj Karlijn el Belgio ege interesis min kaj "mia" Tina, ĉar temis pri "Bilingvismo". Tina T. kaj Karlijn fakte estas denaskuloj, Karlijn eĉ jam estas Esperanto-parolanto en la 4ª generacio! Ili do parolis pri siaj spertoj kiel infanoj, kaj kiel infanoj lernas lingvojn kaj kiel dulingvecaj infanoj povas enkapigi du lingvojn samtempe. Estis iomete psikolingvistike, ĉar ili ankaŭ parolis pri la arealoj de Broca kaj Wernicke.
Ni certe faris pli ol tio, sed mi nun ne plu rememoras...

Vendredo, 2ª de jan., '09
Alia prezentado sur tiu ĉi IS estis de Bjørn el Danio, kiu volis paroli pri la elfaj lingvoj de Tolkien, sed iomete tro pli parolis pri la Mastro de la Ringoj kaj ne vere multe pri la lingvoj mem. Bedaŭrinde.
Post tio, Leo faris sian prezentadon de la KEKSO – la nova nomo de la sub_18-renkontiĝo. Kelkaj homoj el aliaj landoj estis tie kaj ŝajne tre ĝojas pri ĝi. Ni eĉ spektis la filmeton, kiun ni lastjare surbendigis.
Poste komencis la internacia vespero, kun multe da mojosaj skeĉoj. Ni faris nian dancrondon, kiu vere ne facilis pro la manko de spaco sur la scenejo. La italoj kantis kaj varbis samtempe por la IJF, la ĉeĥoj privarbis ilian IJK en Liberec (al kiu mi ankaŭ planas iri!), mi faris mian akĉentan skeĉadon denove – Judith kaj amuzuloChuck (elparolu ĝin: [ʦʰuʦk] ;)) kaj kelkaj aliaj konvinkis min fari ĝin denove – la homoj ŝajne ege ŝatis ĝin, same kiel lastjare, kaj mi vidis ke kelkajn eĉ filmis ĝin. Se mi trovas ligilon al iu tia filmeto, mi aldonos ĝin suben.
Kaj jes... mi ja volis klarigi, kial ĝi estas la plejlasta IS. La IS ne plu okazos sekvontjare. La AS (la "Ago-Semajno" en Pollando) ankaŭ ne. Domaĝe. Sed maldomaĝe okazos la JES (la mallongigo por "Junulara E-Semajno") en Zakopane, Pollando — ĝuste, ili kunmetis la IS kaj la AS kaj fondis la novan renkontiĝon, kiu verŝajne okazos ĉiujarfine aŭ en Pollando aŭ en Germanio: la JES. Mi jam tre ĝojas!
Estis jam malfrua, sed tamen ni ankoraŭ ne lacis, do ni ludis la homlupan ludon en la ludejo, kun 6 germanoj kaj po 1 el Norvegio, Nederlando, Francio kaj Ĉeĥio. La ludestro estis Quentin el Francio. Kaj estis la unua fojo, ke la homlupoj elektis min kiel la unuan viktimon. Mi ja tre ŝatas la ludon, sed ne vere emas kunludi. Strange, mi scias.

Sabato, 3ª de jan., '09
Jen la lasta tago. Ni pakis niajn aĵojn kaj ujojn kaj forveturis. La trajnoj estis ege ege plenaj, sed ni tamen trovis spacon. Mi veturis kune kun Tina, Marcos, Uljana, Miriam, Caro, Jenny kaj parte kun du homoj el Magdeburg. Kun la dana Bjørn mi povis filozofumi (rimarku la fi-!) iomete pri la dana fonetiko, sed mi trovis, ke sia akĉento tute ne estis tiom forta kiel tiu de Simon (la dano, kiu instruis al mi kaj Timwi la faman trinkujludon). Pro tio mi unue pensis, ke Bjørn venus el Norvegio.
Do, post ĉirkaŭ 7 horoj aŭ pli ni alvenis en Leipzig denove, kaj tiel finiĝis por ni la IS. La lasta IS. Restu ĝi en paco.

Sed ne gravas, ĉar ĉi-jare mi iros al la KEKSO (dufoje!), la IJK (en Liberec) kaj dum novjaro 2010 mi estos en Zakopane, Pollando por la JES. Do, plenas mia Esperanto-jaro kaj mi ja tute ne scias, kion povus krome okazi. Cetere, mi finfine aĉetis verdan stelon, kiun mi tuj alfiksis al mia jako.

Kaj jen sekvos ĉiujn ligilojn al iuj interretaj medioj pri tiu ĉi IS. Se vi konas plian, donu al mi!
filmeto de Benny pri la IS (ege mojosa!)
mia filmeto de la dana trinkujludo (dekstre estas Simon)
flickr-paĝo de Benny kun multege da filmetoj (rigardu ilin!)
mia akĉentoskeĉo en pluraj filmetoj (kiu alŝutis ilin?)
kelkaj da miaj fotoj (Facebook)
fotoj de Gerard S. (Facebook)
fotoj de Elli (Facebook)
fotoj de Angelika P. (Facebook)
fotoj de "Miropiro" (Facebook)

Tags:

Comments

( 4 comments — Leave a comment )
karulin
Jan. 13th, 2009 04:44 pm (UTC)
> Ni certe faris pli ol tio, sed mi nun ne plu rememoras...

Nu, inter alie ni ludis dum proksimume kvin horoj la ludon "Kiu estas mi?". Cxu vi tute forgesis tion? Domagxe.

Cetere, mi rimarkis cxe vi strangan tro-uzon de "si" / "sin":

> sed mi trovis, ke sia akĉento tute ne estis tiom forta
Devus esti lia.
> Mi ankaŭ trovis sian kostumon unu de la plej bonaj.
Devus esti lian.
(vi povas kontrollegi ekzakte cxe http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/index.html)
n_true
Jan. 13th, 2009 10:17 pm (UTC)
Ah, jes, ghuste! Chu vere 5 horojn? Whoa...

Kaj vi kompreneble pravas pri la "si(n)", mi simple ne atentis. ;)
kunar
Jan. 13th, 2009 07:30 pm (UTC)
Chu la lasta IS? Ne certe?
Do, tiu estis la 52ª kaj lasta(!) Internacia Seminario
(...)
Kaj jes... mi ja volis klarigi, kial ĝi estas la plejlasta IS. La IS ne plu okazos sekvontjare.
(...)
kaj tiel finiĝis por ni la IS. La lasta IS. Restu ĝi en paco.


Vi lernis multon, juna n_true. Sed ankoraŭ vi ne estas jedio.

Bone, serioze: Vi ne ĉeestis la jarĉefkunvenon de la Germana Esperanto-Junularo. Tial vi ne scias, ke la kontrakto inter GEJ kaj PEJ validas nur por unu jaro. Poste oni vidos, ĉu daŭrigi aŭ ne. Laŭ tiu anonco (legebla ankaŭ en la estrara raporto de 2008), estas tute ne klare, ĉu estis vere la la IS aŭ ne.

Ne iĝu viktimo de la anoncoj de Felix Zesch dum la internacia vespero (kiu parolis pri "la lasta IS", kvankam li devus scii pli bone), Libera Folio (kiu simple ne bone informiĝis, sed laŭ retmesaĝo de Marek Blahuŝ ĉerpis grandparte el Vikipedio-artikolo, aŭ de la Vikipedio, al kiu Marek Blahuŝ metis informojn laŭ anoncoj de la JES-organizantoj, kiuj ŝajne estas kontraŭdiraj.
n_true
Jan. 13th, 2009 10:19 pm (UTC)
Re: Chu la lasta IS? Ne certe?
Ah, o kej. Tion mi ne sciis. Dankon pro la klarigo. Ni vidos, kio okazos en 2010/2011.
( 4 comments — Leave a comment )