?

Log in

No account? Create an account

April 12th, 2004

[eo:] Paska dimanĉo...

Hodiaŭ mi ankoraŭfoje skribas en Esperanto, ĉar mi tre tre longe ne skribis ion en tiu lingvo kaj jam timas ke ĝi malpliboniĝus...
Nu, fakte nenio okazis hodiaŭ. Mi pensis ke ni estus vizitataj de mia avino kaj mia onklo, sed tio estos morgaŭ, ne hodiaŭ. Do mi simple restis hejmen kaj ludis klavaron (ĉu oni diras "klavaron" por la muzika 'keyboard'?) - mi nun povas ludi la Mozarta "Rondo alla Turca" preskaŭ flue - sen akordoj kaj kun nur unu mano. Mi ankaŭ rigardis 2 filmojn. La unua estis "Perla Haveno", kiun mi ne tiel multe ŝatis (nur 5 punktojn de mi), kaj "Memento", kiu ja jam estas unu el miaj plej ŝatataj filmoj (mi ankaŭ donis al ĝi 10 punktojn). Fakte mi volis rigardi "La fabela destino de Amélie Poulain", sed ĝi kuris samtempe kiel "Memento", do mi devis selekti. Kaj mi simple mortigis tempon ĉe Knuddels kaj ICQ, kiel ofte. Mi jam ricevis miajn paskajn dolĉaĵojn de miaj gepatroj.

Nun, mi ne scias kion fari... do mi verŝajne simple enlitiĝos. Ho, unu novaĵo mi havas tamen: Carolin, kiun mi konas de la lasta IS en Naumburg nun finfine komencis skribi ion en sia LiveJournal. Vi povas trovi (kaj aldoni) ŝin tie ĉi: karulin - ŝi ankaŭ skribas esperante.

Feliĉan Paskon al ĉiuj vi!
Kaj feliĉan naskiĝtagon por Birgit, kiu hodiaŭ (aŭ fakte hieraŭ) haviĝis 15 jarojn. ^^

Tags: