Hieraŭ mi revenis de la
51ª Internacia Seminario en Würzburg*. Estis bona etoso denove, kaj mi tre ĝojis pri la homojn, kiujn mi longtempe ne vidis, ekzemple
timwi,
elgrande,
Chuck, Christine, Liesa Marie, Eric,
Gunnar Fischer, Uljana, ktp. Kaj mi ankaŭ interkoniĝis kun aliaj interesaj homoj, kiel Tatenda (kies nomo venas el la ŝona lingvo) aŭ Cosima. Kaj ankaŭ Dennis Bemmann, la fondinto de ambaŭ la
studiVZ kaj la
schülerVZ estis tie. Laŭ Gunnar 180 esperantistoj partoprenanis la renkontiĝon.
Sed pli bonas komenci je l' komencu, ĉu ne?
Ĵaŭdo, la 27ª de decembro — 1ª tagoMi planis preni kunvetureblecon kune kun Uljana, kiu ja ankaŭ venas el Lepsiko. Do, ĉirkaŭ tagmeze mi veturis al la lepsika stacidomo, aĉetis tiketon por mia revojaĝo (kostis nur 30 €!) kaj renkontiĝis kun Uljana. Ni kune prenis la tramon al Schkeuditz kaj devis atendi almenaŭ pliajn 2 horojn en kafejo por la kunveturistoj, kiuj estis malagrabla ulo kun lia koramikino. La spaco en la aŭto estis ege malgranda, kaj ni ne vere povis movi dum la veturado, kiu daŭris kelkajn horojn. Sed por nur ĉirkaŭ 13 € po persono oni de kritikaĉu.
Do, ni alvenis en Würzburg vespere kaj provis trovi la junulargastejon tie. Mi enskribiĝis, pagis mian kotizon, prenis miajn aĵojn kaj iris ĉambren. Miaj kunloĝantoj estis
elgrande,
timwi kaj Stephan ("Stefo"). La ĉambroj estis multe pli bonaj ol lastjare, pli grandaj. Post enĉambriĝi kaj saluti kelkajn konatulojn, mi iris al la manĝejo por vespermanĝi kaj poste al la oficiala bonveno. Poste okazis la interkona vespero, kiu tre aĉis: nur unu ludo, en kiu ĉiu devis traduki kelkajn frazojn esperantfonetike en sia lingvo (ekz.
"Haŭ du ju sej 'kandem' in jur lengŭiĝ?") kaj interŝanĝi la paperojn kun aliaj. Estis malamuza kaj enuiga afero. Ĉiuj de ni ŝajne pli ŝatis tiun ŝaradan ludon de lastjare.
Vendredo, la 28ª de decembro – 2ª tagoTiu tago mi ne povis dormi longe, ĉar mi volis aŭdi interesan paroladon de
Joop (el Nederlando) kaj
Marek (el Ĉeĥio) — ili parolis pri
aŭtismo kaj neŭrodiverseco, kio ankaŭ temas pri la sindromo de Asperger; temo, pri kiu mi nun pli interesas pro Helen. Timwi ankaŭ venis, kompreneble... li verŝajne ankaŭ altas sur la "asperga" skalo. Marek kaj Joop faris etan enketon kun 10 demandoj. Mi recevis 4 punktojn, kio ja similas al la rezulto en mia lasta enskribo, ĉu? :)
Post la tagmanĝo, mi iris al alia parolado pri
la arpintana lingvo, kiu estas malgranda lingvo parolata en Liono, Francio kaj partetoj de Svislando kaj Italio. Mi ankaŭ demandis la parolanton pri la 40 vortoj de nia ASJP-listo. Mi ankoraŭ ne certas ĉu ni jam havas la arpintanan en nia listo de lingvoj.
Mi kredas ke mi poste iris al ludejo kun Timwi kaj ludis pokeron. Mi antaŭe neniam ludis ĝin kaj la reguloj fakte sufiĉe facilas. Sed mi vere ne ŝatis la ludon. La luda dinamiko ankoraŭ estas iomete malklara al mi, tial mi baldaŭ ĉesis. Poste okazis
rondo de rusaj kantoj, dum kio ni kantis kelkajn kantojn. Estis amuze, jes, Timwi, mi kaj la parolantoj poste ankaŭ kantis la kanteton de la krokodilo Gena.
Dum la vespermanĝo mi renkontis la amikinojn de Christine, do plejparte Cosima, kiun mi rememoras de lastjare. Ĉu ekzistas knabino en la mond' kun pli belegaj brovoj kaj pli ĉarma rideto? Poste, en la diskejo okazis koncerton de Martin Wiese, ekskantisto de Persone, kiu bonege ludis kaj ankaŭ kantis, kvazaŭ mi ne tro ŝatis sian kantvoĉon. Tamen, siaj kantoj bonis, sed multe similis al
"Lisa pentras bildojn", kio ja fakte ankaŭ estas de Persone, kaj kion li poste ankaŭ kantis. Do, mi restis en la diskejo, dancumis iomete kaj poste iris dormi je la 3ª aŭ iam. Dum postmeznokta parolado inter Timwi, Elgrande kaj mi, venis Zack, – juna usonano el Athens, Georgio – kun kiu ni longege babilis pri la malsameco inter la vortoj
"fakte",
"actually" kaj
"eigentlich" kaj multe da aliaj aferoj. Li estas amuza knabo, kun tute ne angla akĉento, mi opinias.
Sabato, la 29ª de decembro – 3ª tagoĈar ni ja preskaŭ ĝis la 7ª horo babilis, mi kompreneble longe dormis. Mia unua priparolado estis pri la malsamecoj inter
nederlandanoj kaj germanoj kaj fakte ankaŭ aŭstroj kaj svislandanoj. Tamen ne estis priparolado, sed fakte cerbumado — ĉiu grupo devis pensi pri aspekto inter tiuj kulturoj, do mi kompreneble estis en la lingva grupo. Estis sufiĉe interesa afero, jes... ni eltrovis ke la lingvaj diversecoj estas pli granda nord-sude ol orient-okcidente.
La koncerto je tiu vespero estis de Sama̐dhi (kun ĉandrabindo super la dua "a"!), en kiu ankaŭ ludis Vincent Rateau — mi opinias ke ili ege bone kantis kaj ludis, precipe la ino kun la violino! Mi iomete bedaŭras ke mi ne aĉetis ilian KDon...
Poste mi dancumis en la diskejo denove kaj tiam ludis "Zendo" kun Timwi, Gavan, Christine kaj Elgrande. Tamen, mi ne vere ŝatis la ludon.
La nokto aĉis, tamen. Ni ricevis du novajn kunloĝantojn: Gunnar kaj Till. Gunnar ja estas agrabla dormanto, sed Till... whoa... mi
neniam ajn en mia tuta vivo spertis tiel laŭtegan ronkulon!!! Estis terure... li ne povas ĉesi, kelkfoje Till eĉ sonis, kvazaŭ li preskaŭ sufokis. Argh! Mi nur povis dormi ĉirkaŭ 1 aŭ 2 horojn, tiunokte. Feliĉe, Till kaj Gunnar akceptis iri al alia ĉambro. Stephan volis iri kun ili, kvankam sia ronkado estis preskaŭ plezura grumblado komparante al tio de Tim. Nu, do la restaj noktoj pli bonis.
Dimanĉo, la 30ª de decembro – 4ª tagoJen mia parolado pri
la ceza lingvo! Jes, je la 14ª horo, mi montris al ĉirkaŭ 18 aŭ 19 homoj la miraklojn de la ceza lingvo... sia 126 kazojn, la 4 genrojn kaj la interesan fonologion. Mi esperas ke mia parolado ne estis tro scienca, sed ŝajnas ke la plejparto bone komprenis. Ili ankaŭ faris interesajn demandojn.
Post mia parolado okazis la "
aligatorejo" en la ludejo! Tie ni por ĉirkaŭ unu horo ne rajtis paroli nek Esperanton nek nian gepatran lingvon. Mi baldaŭ trovis ukraininon kaj babiletis kun ŝi en mia malbona ruso. Sed ŝajnas ke ĝi ne tiom aĉas kiel mi ekspektis. Bone!
Je tiu posttagmezo mi ne bonfartis kaj iomete timis eblan epilepsian atakon, kio ja jam okazis dum la IS en Wetzlar antaŭ du jaroj. Do mi enlitiĝis kaj dormis ĝis mi denove sentis sufiĉe bone por ludi Cambridge Mao kun multe da homoj. Estis amuzege, kiel ĉiam! Mi tre ŝatis ĝin, kaj kelkaj semi-novuloj eĉ enigis novan regulon.
Lundo, la 31ª de decembro – 5ª tagoŜajne mi ankoraŭfoje longege dormis. Vespere, tamen, estis la silvestra festo: la temo estis
eksterteranoj, ĉi-jare, sed mi bedaŭrinde ne posedas klingonan kostumon. Sed aliaj homoj vestis sin interese... Petra el anglio estis Trill-oficiro el Star Trek, Aŭtojdek havis tutverdan haŭton kaj hararon, iu havis eksterteranan kostumon kaj Zack havis tiun amzuan arĝentan vestaĵon, en kiu li aspektis ke iu pan-galaksia imperiestro. Bona etoso, ĉi-silvestre, mi opinias! La jarŝanĝo okazis plejparte en la diskejo, kiel ĉiam. Je la 0ª ni festis kaj deziris bonan novan jaron al ĉiuj kaj ĉirkaŭbrakis multe da homojn tie. Kelkajn horojn poste, Timwi, Christine, Uljana, Cosima, mi kaj aliaj ludis "Stress" (Streĉ') en la manĝejo, kaj poste dancumis mi plu... multe da homoj ebriigis en tiu nokto, sed ne mi. Do Christine kaj Cosima parolis longe, precipe pri mia fiaska rilato kun Julia. Jes...
Post ke ili iris dormi, mi restis veka kaj kantis kelkajn kantojn kun la nederlandanoj. Ni rimarkis Basil el Svislando, kiu ege ebriis. Ni eĉ sukcesis lasi lin pentri sian vizaĝon flavkolore. Li poste kantis kelkajn stultajn kantojn (
"La biero estas la biero. Se la biero ne estus la biero, la virinoj ne estus la virinoj." kaj
"Lala lala laaa, paf-paf."). Estis ege amuza, mi filmis siajn plej amuzajn momentojn.
Mardo, la 1ª de januaro – 6ª tagoDo... mi simple atendis la matenmanĝon kun aliaj geuloj. Haveblis varma manĝaĵo kun kolbaso kaj cepoj; tamen bongustas. Mi devas diri ke la manĝaĵo en tiu junulargastejo ĉiam vere bonegis! Pli ol en pasintaj jaroj!
Vespere okazis la novjara koncerto. Basil ŝajne ne entute malebriiĝis, do li kantis denove sian bieran kanton. Guṇā el Aŭstrio flutumis, Stephan kantis kaj ludis gitaron, kaj Finjo parte kantis ankaŭ. Poste ankaŭ kelkaj homoj orkestris (inkluzive tiu blindulino!). Tiu franco, kies nomon mi forgesis, faris sian semi-nudan korpspektaklon denove, kaj poste okazis la eble plej granda evento:
Kiu Volas Iĝi Milionulo? — jes, vere!
Timwi kaj Gavan planis la tutan ludon, Timwi programumis la tutan aferon, kaj elpensis la demandojn. Rolf Fantom estis la moderatoro kaj bone ludis sian rolon. La unua kandidato estis Felix Zesch, kaj li gajnis 8.000 €, mi kredas... fakte, li ne vere gajnis tiom da mono, la miliono egalas al senkosta partoprenado de la sekvonta Internacia Seminario, do tiu egalus al eĉ ne 1 cento. Mi fakte ne scias, kion li vere gajnis. La dua kandidato estis Marcos Cramer, kiu ascendis pli alten en al demandaro. Li ankaŭ saĝe uzis siajn ĵokerojn. Do li gajnis 250.000 € – aŭ fakte: rabaton por 25% de la sekvontaj IS-kotizon, egale al 50 €, mi kredas. Bonege, ĉu ne? La publiko ege ŝatis la ludon kaj aplaŭdis longege. Mi preskaŭ ĝojas ke mi ne estis la kandidato. ;D
Merkredo, la 2ª de januaro – 7ª tagoTiutage defalis kelkaj programpunktoj. Elli demandis min, ĉu mi volus fari paroladon pri io ajn. Mi tute ne havis ideon... sed nun fakte mi bedaŭras ke mi ne pensis al alfabetoj! Do... eble sekvontjare. Tutcerte! Sed Judith parolis pri
la ĉina skribsistemo, kiu fakte estis interesa. Ni diskutis ankaŭ pri la ebleco skribi la ĉinan kun fonema sistemo kaj la opinioj diversis. Poste, mi kaj aliaj homoj iris al la
kvizo pri (ne)naciaj himnoj de Marek, kaj nia grupo gajnis. Whee!
Dum la internacia vespero tiam okazis kelkaj skeĉoj kaj la junulargastejestrino dankas al ni por nia bona grupo... nu, ĉu vere? ;) Christine kaj Leo ankaŭ kune dancis sambon, Finjo kantis denove, kaj Guṇā kantis
Hare Krishna kun ni, kiu estis amuze! Poste, Timwi, mi kaj aliaj gepartoprenantoj kantis
"Circle of Life" multlingve sur la podio, kaj la amaso ŝajne ŝatis ĝin. Multe volis ankaŭ ke mi faru mian akĉent-skeĉon denove... sed mi ne preparis ion kaj ne volas fari la saman ĉi-jare. Sed verŝajne dum la sekvonta IS en 08/09, kiu cetere okazos en Biedenkopf, Hesujo!
La rap-koncerto de Pafklik mi ne ĉeestis, anstataŭe mi iris al la gufujo, babilis kun Christine, Cosima kaj Tatenda, ludis kelkajn ludojn, aŭdis la belega kantado kaj gitarumado de Stephan kaj ĝuis la lastan IS-nokton veke. Ni ankaŭ parolis kun Dennis, kiu al ni klarigis kial la schülerVZ havas tiun ekatakigan rozaĉan koloron kaj kelkajn aliajn iniciantinformaĵojn.
Ĵaŭdo, la 3ª de januaro – 8ª tagoĴaŭdo estis la lasta tago. Post la matenmanĝo kaj post rimarki ke preskaŭ ĉiu ekmalsaniĝis, mi pakis miajn aĵojn, aliĝis por la sekvonta IS en Biedenkopf, tial aĉetis senkostan t-ĉemizon kaj devis adiaŭi la belulinojn (jes, mi celas al la Buxtehudeaninoj kaj Aschaffenburganinoj), kies forestn mi verŝajne pleje sentos. Sed ili invitis min veni al la sekvonta sub_18! Okazos en Göttingen, kio ne tro foras de Lepsiko. Mi jam planas kunporti Helen — mi certas ke ŝi kapablus lerni Esperanton eĉ dum la veturado tien. Nu... ni vidos.
Mi hejmveturis trajnen kun Liesa Marie kaj parte ankaŭ kun Marcos. Liesa Marie kaj mi klaĉumis multe kaj amuzis pri nia "Post-IS-a Evaluado". Ĉirkaŭ je la 18ª mi revenis hejmen, lacege, iomete malsane, sed iel kaj triste kaj feliĉe.
Mi ne certas, ĉu la post-IS-sindromo kaptos min, Eric jam diris ke la etoso ĉi-foje ne estis tiom belege kiel normale. Mi konsentas.
Quote of the Day(s)Devas esti en la germana, mi bedaŭretas! ;)
• Während wir uns wieder über die komischsten Phoneme lustig machten und uns über allerlei Geek-Kram amüsierten, den außer uns sicherlich niemand lustig finden könnte...
Stephan: "Endlisch ma' normaaaale Loide!"• Als wir uns ein "Musikvideo" mit Captain Picard auf youtube anschauten...
Picard: "I am Locutus of Borg..."Eric: "Was? 'I am the cutest on board'?!":D