?

Log in

Previous Entry | Next Entry

La 1ª JES en Zakopane, Pollando

Certe vi ĉiuj jam miras, kie mi estis, ĉar mi ĉi-jare ankoraŭ nenion skribis. Mi estas iomete malpli skribema nuntempe (kaj kiu fidele sekvis mian blogon, eble povas diveni la kialon). Baldaŭ mi esperas skribi revuon pri la pasinta jaro en la angla, sed nun mi volas resumi la pasintan Esperanto-renkontiĝon, la 1ª Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane, Pollando. Mi la pasintajn jarojn ja ĉiam iris al IS, sed nun ili kunigis la IS kaj la AS. Mi do iris tien kun kelkaj aliaj Leipziganoj. Ĝi estis mia dua fojo en Pollando, fakte...



Mi ligis kelkajn fotojn, kiujn mi alŝutis al Facebook. Se vi pensas, ke estas tro multe por legi, mi povas almenaŭ rekomendi legi pri la lastajn du tagojn, ili ja estis ega aventuro! ^^

26ª de decembro, 2009
La plano iri al Pollando estis tiel: en Chemnitz ni renkontiĝu kun la franca karavano kaj kune ni veturos pollanden pertrajne kaj alvenus ĉirkaŭ je la 9:30 en Zakopane. Post manĝegado ĉe mia familio, mi forlasis la domon ĉirkaŭ je 13:15 kaj prenis buson al la stacidomo, kie jam atendis Susan R., kiu veturis kun mi. Ni ambaŭ tie atendis iun Grit kaj iun Maodan. Mi do diris al Susan ĉirkaŭrigardi por germanino kaj ĉino. Baldaŭ venis viro al ni, kiu tute ne aspektis ĉina kaj demandis nin, ĉu ni estas la esperantistoj. Post iom da tempo do klariĝis, ke Maodan venas el Francio kaj lia nomo estas bretona, ne baska. Ho ve! Iam ni alvenis en Chemnitz, kie ni atendis la karavanon el Francio, sed alvenis telefonalvokon de Emmanuel, kiu diris, ke ili maltrafis trajnon kaj ni nun renkontiĝu en Dresden iomete pli poste. Do ni renkontiĝis kun kelkaj aliaj germanoj en Chemnitz kaj kune prenis la antaŭplanitan trajnon al Dresden. Tie ni atentis kaj poste ni sidis en la trajno denove, sed ne al Pollando, sed al Ĉeĥio. Ni planis veturi alimaniere pro la franca malfruiĝo. Ni trairis Bad Schandau, Děčin...


27ª de decembro, 2009
...Praha kaj ĉirkaŭ je la 4ª horo matene alvenis en la ĉeĥa urbo Bohumín proksime al la pola landlimo. Tie ni devis atenti kelkajn horojn (kaj neniu de ni kunprenis ĉeĥajn monerojn, kompreneble!), poste prenis sekvan trajnon al Pollando kaj alvenis en Kraków je la 11ª horo. De tie, estis nur mallonga vojo perbuse al Zakopane, kaj post ĉirkaŭ 20-minuta piediro ni finfine alvenis en la kongresejo je 13:40. Mi do bezonis ekzakte 24 horojn kaj 30 minutojn por la vojaĝo.
Post la akceptado mi elektis luksan ĉambron (mem!). Luksa signifis, ke kuŝis matraco sur la planko kaj mi ne devas mem kunporti dormsakon. Sed estis sufiĉe komforta tamen. La luksaj ĉambroj havis spacon por 10 homoj. Mallonge poste mi renkontiĝis tie kun Helen, Hanne, Liesa, Leo kaj kelkaj aliaj konatuloj. Leo diris, ke estus multe da ronkuloj en mia elektita ĉambro, do mi translokiĝis al ĉambro kun Liesa, Leo, Sophia, Dennis kaj kelkaj aliaj. Tie vere nur estis unu ronketulo, do ni bonŝancis. Poste okazis la solena malfermo kaj la interkona vespero. Ni ekzemple ordigis nin laŭ ŝugrandeco kaj mi eltrovis, ke mi estis la viro kun la plej malgrandaj piedoj (grandeco 41). Strangege!

28ª de decembro, 2009
La tago komencis kun la komencanta kurso, kiun gvidis Liesa kaj mi. Venis eble ĉirkaŭ 10 homoj en diversaj niveloj (komencontoj ĝis fluaj parolantoj) kaj ankaŭ kelkaj vizitantoj. La kunlaboro de Liesa kaj mi funkciis bonege kaj ni mem estis tre feliĉaj pri tio. Je la vespero Sophia gvidis ŝian programon por la novuloj, en kiu ankaŭ mi partoprenis (dirante, ke ja estus mia unua JES). ^^ Estis amuzega, ni ludis ludon, en kiu du grupoj estas disigitaj per granda tuko tenata de du homoj. La grupoj ĉiuj elektas unu homon, kiu poste sidas rekte antaŭ la tuko. Poste, la du gvidantoj mallevas la tukon kaj oni devas tuj diri la nomon de la kontraŭulo. Se oni fuŝis aŭ tro malfrue diras la nomon, oni devas ŝanĝi la grupon. Je la tagfino okazis koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa, mi kredas...
Cetere, mi devas paroli pri la manĝo tie. La tagmanĝoj kutime estis tre bongustaj, mi precipe ĝojis pri la tipikaj polaj pirogi, kiujn oni servis la unuan tagon. La vespermanĝo estis en ordo kaj ankaŭ la matenmanĝo (pro la komencanta kurso mi preskaŭ ĉiutage manĝis ĝin). Mankis tamen suko. Kio estis iom malkonvena, estis la manĝotempoj. Matenmanĝo je 9:30 estis tute en ordo, sed tagmanĝo je la 16ª kaj vespermanĝo je la 22ª tute rompis mian temposenson kaj ofte lasis nin malsatiĝi. Laŭ mi (kaj laŭ multe da aliaj) tiuj estis tro malfruaj. Mi ne certas, ĉu estas tipika pola manĝotempo aŭ ĉu iu socia eksperimento. ;)
Iam ni eĉ ne povas elteni ĝis la tagmanĝo kaj manĝis ĉe McDonald's. Miaj amataj Chickenburger tie nomiĝas Kurczak Burger kaj gustis iomete malsimile al la germanaj. La saŭco ne estas la sama, sed tamen bongustis.

29ª de decembro, 2009
La programo fakte estis ne tro interesa. Nur post la renkontiĝo, kiam mia amikino demandis min, kiujn prelegojn mi partoprenis, mi rimarkis, ke fakte mi partoprenis nenion. Strange, ĉar mi ĉiam ĝojis la prelegojn dum la IS. Tamen, ni ne simple faris nenion, sed kelkfoje ekskursetis. Ekzemple unufoje kun Leo, ni iris tra Zakopane kaj eĉ vizitis la saltejo. Cetere, Zakopane ja ŝajne estas tre konata skiurbo, sed nia semajno tie estis preskaŭ tute senneĝa. Tamen la ĉirkaŭaĵo tre belis.
La vespera programo okazis tiam en iu loka diskejo, kie DĴ Leo kaj Cyrille aka Platano (de La Pafklik) muzikumis. Multe da homoj dancis, eĉ mi, kaj ni ankaŭ babilis (feliĉe la diskejo ne estis tro laŭte). Mi bone konatiĝis kun iu amikino de Leo, el Darmstadt, kiu ankaŭ lernas la ĉinan lingvon kaj estas vere tute je la sama lingva nivelo kiel mi. Ni parte parolis ĉine tie kaj lernis ankaŭ kelkajn novajn vorton unu de la alia. Baldaŭ ni forlasis la diskejon tamen, ĉar ni ne tro ŝatis la tiaman elekton de muziko.
Ŝajne ni eĉ ludis la homlupan ludon tiutage.

30ª de decembro, 2009
Ĉar la ekskurseblecoj ne tro plaĉis al ni, Sascha kaj mi havis la ideon vojaĝi al Slovakio, kiu situis proksime al Zakopane. Ni elektis Ždiar (kun 1300 enloĝantoj) kaj prenis buson tien. Trans la landlimo vere kuŝis neĝo, kaj ni ankaŭ gajnis belan vidon al la Altaj Tatroj. Helen, Hanne, Dmitri kaj Rogier (ambaŭ el Nederlando) ankaŭ kunvenis kaj ni ankaŭ manĝis bone en iu restoracio. La vera kialo por mi iri al Slovakio estis fakte, ke mi ankoraŭ neniam estis tie (do mi povis poste aldoni la landon al mia listo) kaj ĉar mi volis kolekti kelkajn slovakajn eŭro-monerojn. Estis amuza tie kaj je la tagfino ni revenis al la kongresejo. Cetere, la kongresejo fakte estis bazlernejo. :)

31ª de decembro, 2009
La vespera manĝaĵo tiam estis bufedo kaj okazis dancado kaj diversaj muzikaĵoj je la fino de la tago. Leo denove faris la muzikon. Kiel kutime, ni nombris la lastajn sekundojn de la jaro kaj bonvenis 2010 kun multe da bruo kaj sekvanta brakumado kaj diversaj bondeziroj. Mi fakte ne "trafaris" la nokton, sed enlitiĝis iam post la 4ª. Stranga kutimo por mi, mi scias.

1ª de januaro, 2010
Ŭaŭ, 2010 aspektas strange skribite. La tempo forflugas tiel rapide... mi ekzemple ankoraŭ rememoras, ke dum mia unua Esperanto-renkontiĝo (la IJK en Lesjöfors, Svedio en 2003) ĉeestis la filineto de Ĵomart kaj Nataŝa: Carina, kiu tiam estis malgranda kaj tre vigla knabineto. Nun mi denove vidis ŝin kaj ŝi eĉ kantas mem, registris kelkajn KD-ojn kaj vere estas multe pli granda nun (kompreneble).
Mi mem fakte ne tro ĝuis la tempon dum la JES, ĉar mankis al mi multaj aferoj... interesaj prelegoj, ludrondoj, iom pli da amuzaĵoj kaj plej grave mia koramikino Lisa, kun kiu mi nur havis malofte la eblecon telefoni, retbabili aŭ – unufoje eĉ! – skajpi. Mi ofte pentis mian decidon iri al JES. Kaj malgraŭ la interesa sperto (precipe dum la vojaĝo reen), mi ŝatus returni la tempon por resti hejme. Nu, ne gravas nun. La JES ne tro plaĉis al mi, sed terura ĝi ne estis.
La vesperprogramo enhavis "Kiu iĝos la superstelo de Esperantujo?", kiu funkciis same kiel DSDS en Germanio. Helen kaj Hanne konvinkis persvadis min kanti kaj ludi muzikon per la nazfluto kun ili. Tion ni ja faris kaj la ĵurio estis tre strikta. Kompreneble ni ne venkis (sed ni ja ankaŭ ne volis). Post la programo, Leo gvidis nin al iu origina pola restoracio kun neelparolebla, multkonsonanta nomo, sed bongustega manĝaĵo. Ree en la domo, ni ĝuis la etoson kaj kantis karaokeon. ^^

2ª de januaro, 2010
Mi ne plu rememoras, kion ni faris dum tiu tago, krom manĝi kaj fari la esperantan kurson (kun multe da ludoj, cetere!). Ĉiukaze, Judith organizis aligatorejon, kiun mi tre ĝuis, ĉar mi la unuan fojon vere parolis la latinan kun iu (Judith en tiu kazo). Kaj mi ankaŭ iomete parolis nederlande, france kaj kompreneble angle kun kelkaj homoj. Ĉu vi ne scias, kiel funkcias aligatorejo? Nu, oni rajtas tie paroli ĉiun lingvon krom Esperanto kaj onia gepatra lingvo (por mi: la germana). La Kulinara Festivalo ankaŭ okazis kaj kelkaj nacioj kunportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Al mi pleje plaĉis la kristnaskajn keksojn de Ĉeĥio (dankon, Marek!). Al mi plaĉis teatraĵo je tiu vespero, pri la vivo de doktoro Zamenhof. Kaj poste, Kimo kantis kaj ludis sian akordionon — tiutempe kune kun Hanne kaj Helen, kiuj ludis la nazfluton kaj drumis, respektive. Hehe, amuze, ĉar estis la unua granda Esperanto-aranĝa por la fratinoj, post la diversaj KEKSOj. ^^

3ª de januaro, 2010
Finfine (por mi) alvenis la tempo por foriri kaj hejmenveturi. Ankoraŭfoje la francoj (ĉefe Emmanuel kaj Alekĉjo) organizis du karavanojn. Nia ekis je la 3ª nokte de la kongresejo, iradis dum neĝado tra Zakopane kun ĉirkaŭ 25 aŭ eĉ pli da homoj kaj alvenis baldaŭ ĉe la stacidomo, de kie ni prenis buson (ĉu?) al la sekvonta urbo (mi forgesis, kiu). Tie, Emĉjo kolektis nian monon kaj ni prenis la trajnon al Sucha Beskidzka. Jen komencis nia aventuro...
En Sucha Beskidzka ni havus trajnŝanĝtempon de nur 5 minutoj kaj kompreneble ni tial maltrafis la sekvan trajnon. Do, nia planita vojaĝtempo de 11 horoj (almenaŭ ĝis Dresden) iĝis malverŝajne. Do ni eniris la tiean stacidomon, algluis afiŝon pri la FESTO kaj provis eltrovi la tempon de la sekvonta trajno. Jam estis la 6ª matene kaj la sekvonta trajno irus... je la 11ª. Neniu alternativa ebleco restis, do ni pasigis 5 horojn en tiu malvarma stacidomo, kie krom ni ankaŭ dormis kelkaj senhejmuloj. Unu de li, kiu jam kuŝis en sia propra urino, ne plu vekiĝis, kiam sia amiko provis veki lin. Je tiu tempo, mi kun aliaj homoj forlasis la stacidomon por ekkoni la urbeton iomete. Tio estis amuza, fakte, sed kiam ni revenis, jam ĉeestis la ambulanco kaj kuŝis tuko super la senhejmulo (kies nomo cetere estis Stan)... do, li mortis. La ĉeestintoj tiam rakontis al ni, ke lia amiko forkuris kaj oni alvokis la polico. Post unu aŭ du pliaj horoj, ili forprenis la homon. Mi eĉ ne rimarkis, ĉar mi provis dormi iomete, duonsukcese. Jam estis terura tempo tie. Estis tre tre malvarma, kaj la superbazaroj nur malfermis je la 9ª.
Ĉirkaŭ je la 11ª horo alvenis nia trajno, portonte nin al Wrocław. Finfine, ni pensis... varma loko por la sekvontaj 7 horoj. Kiam la trajno alvenis, la homoj ene komencis ridi kaj ni miris, kial. Kiam la trajnpordoj malfermiĝis kaj preskaŭ elfalis kelkaj de ili, ni vidis la kialon: la trajno estis neimagineble plena! Mi neniam iam vidis tiel plenan trajnon, vere. Tamen, la pli ol 20 de ni devis trovi lokon. Do ni disiĝis kaj serĉis lokojn malmultope. Mi estis kune kun Adrian kaj Samuel (el Svislando) kaj Salomé (el Francio). En la trajnoparto, kie ni enpremiĝis, ni renkontis Stefan kaj Sascha, kiuj veturis en sia propra karavano. Ili baldaŭ eltrajniĝis tamen. Do... lokoproblemoj. La trajno estis ege ege malvasta. Tiom malvasta, ke Adrian kaj mi trovis lokon por ni kaj nia pakaĵoj nur en la trajna necesejo! Tie ni staris por eble 2 horoj kun niaj poŝoj sur la tualeto mem. Feliĉe la necesejo (kies akvoprovizo ne funkciis) tamen estis malpura nur pro akvo kaj piedkoto kaj ne pro fekaĵo. Problemeto nur estis, kiam iu volis uzi la tualeton. Tiam ni devis en maniero de ŝovpuzlo elnecesejiĝi kaj lasi la homon uzi la tualeton. Unu ulo uzis ĝin por fumi, kio neuzebligis ĝin por ni dum duona horo poste, grrrrr... post du horoj, en Kraków multete da homoj forlasis la trajnon kaj do iĝis iom pli da spaco. Adrian kaj mi povis finfine stari antaŭ la necesejo kaj poste eĉ en la koridoro. En la koridoro estis malmultaj sideblecoj, kaj unu ni akiris. Ni lasis Salomé sidi, ĉar ŝi jam tre malsaniĝis kaj aspektis kompatindega. Verŝajne ŝi havis eĉ febron. Plia horo poste duone liberiĝis iu kajuto en la trajno kaj ni kvarope trovis sidojn finfine! Kune kun ni estis mezaĝa pola geedza paro kaj pola studentino. Ili komencis paroli kun ni (en la pola), kaj je la komenco estis bone, ĉar la studentino povis traduki al ni uzante la anglan iomete, sed baldaŭ ŝi eltrajniĝis, do ni devis uzi la polan. La paro jam aŭdis pri Esperanto kaj tre interesiĝis pri ni, li demandis multe kaj ĉar Adrian kaj mi ambaŭ scipovis minimumon de la pola kaj ĉar li bone regas la rusan, ni povis iel kompreniĝi unu la alian. Ili donis manĝaĵon al ni kaj estis ege agrablaj homoj. Tial vere pliboniĝis mia impreso de Pollando kaj la teruraĵoj de Sucha Beskidzka kaj la unuaj trajnhoroj ne plu aspektis tiom malbonaj. Dum la vojaĝo oni ankaŭ pensis pri la plia vojo kaj oni petis min alvoki mian amikinon, por ke ŝi povu eltrovi por ni ebleco iri al Dresden aŭ Berlin. Mi faris tion kaj Lisa estis tre helpema. La eblecoj tamen ne ŝajnis bonaj.
Ĉirkaŭ je la 18ª kaj duono ni alvenis en Wrocław, post 7-hora trajnvojaĝo. Tie ni staris kaj eltrovis, ke la sekvonta trajno al Dresden (Saksio!!!) ekveturus nur la sekvontan matenon. Do, problemo denove... feliĉe ni malkovris jam McDonald's tie. Sed subite aperis nekredebla ŝanco: du Esperantistoj (gouloRuss kaj Anna), kiuj vivis en la urbo, gastigis nin ĉiujn. Do, vespere ni ĉiuj migradis al ilia domo, manĝis iomete kaj varmumis nin. 22 homoj en 3-ĉambra loĝejo, nu... amuza afero, sed ĉiuj de ni fakte ie trovis lokon (kaj multe ja kunportis siajn dormsakojn).

4ª de januaro, 2010
Je 5:30 ni elmatrac- kaj elsakiĝis kaj denove iris al la stacidomo, prenis la trajnon rekte al Dresden, kiu estis nekredebla kvalita salto, ĉar estis germana trajno. En la trajno mi tiam trovis Verena P., kiu studas lingvistikon kun mi, haha! Nekredeble! Ili feriumis en Gdańsk kaj tiel solviĝis alia problemeto, kiun ni havis. Mankis bileto por Maodan aŭ Grit, ĉar ili ne vere apartenis al la karavanoplano, kaj oni ne povis aĉeti bileton en la trajno. Sed Verena kun siaj amikoj havis ankoraŭ 2 lokojn liberajn sur sia grupbileto, do Maodan veturis per ĝi. En Dresden, Helen, Hanne, Maodan, Grit kaj mi ĝisis la reston, ŝanĝis trajnojn lastfoje kaj alvenis baldaŭ en Leipzig. Fakte mi jam antaŭe eltrajniĝis, ĉar ni traveturis Engelsdorf, mian hejmvilaĝon. Do, ĉirkaŭ je 13:10 mi alvenis hejme, post nekredeblaj kaj spertoplenaj 34 horoj tra Pollando. Fakte, tamen estis tre malmultekosta vojaĝo: ĝi nur kostis ĉirkaŭ 37 € por mi, kaj la duonon de ĝi eĉ pagos la GEJ, kiel subvencioj. Tio bonas.

Mi nun scias, ke vojaĝi trajne en Pollando estas aventuro kaj oni laŭeble evitu aŭ pli bone planu ĝin. Kaj mi scias, ke mi decidintus kontraŭ la JES antaŭe jam. Mi ankaŭ lernis, ke fari kurson kune kun Liesa estas bona afero kaj ke funkcias bone per la rekta metodo. Sekvontfoje, kiam la JES okazos en Germanio (verŝajne en Brandenburg), mi verŝajne ne povos veni, ĉar mi (bedaŭrindege) estos en Ĉinio... eble. Mi cetere aŭdis, ke Emĉjo, kiel lasta karavanano alvenis en Calais kun 28-hora malfruiĝo kaj Salomé alvenis malsanege kaj nur unu aŭ du horojn antaŭ iu grava ekzameno. Do, ni Leipziganoj ankoraŭ estis bonŝancaj. ;)

Se vi volas vidi pli da bildoj de la aranĝo, mi ĉi tie kolektas bildoliston laŭalfabete. Se vi havas plian retpaĝon kun fotaro aŭ scias pri io (ankaŭ videoj de youtube bonus!), nepre rakontu al mi kaj mi enmetos ilin, do, jen:

Tags:

Comments

( 6 comments — Leave a comment )
blahma
Jan. 16th, 2010 11:25 pm (UTC)
Dankon
Kara André, via rakonto mojosas - kiel kutime - kaj mi tre ĝuis legi ĝin. Kaj pri la kristnaskaj keksoj: Nedankinde! (eble faru iam KEKSOn en Ĉeĥio, kaj tiam mi petos mian panjon baki pliajn, speciale por tiu okazo, ha ha ;-)

Nur vi ŝajne la 3-an frumatene estis jam sufiĉe laca, ĉar mi povas korekti vin ke ne estis ajna buso tiumatene (ja kiu veturus kien je la 4-a horo matene), sed ni piedere tra la neĝo atingis la trajnstacidomon de Zakopane mem (kiu ja situas, iom kaŝita, tuj apud tiea busa stacidomo) kaj do de tie jam rekte la trajno iris ĝis Sucha Beskidzka... Cetere, pri la malfeliĉaĵo pri la senhejmulo, mi tradukis artikoleton el pola reta gazeto, ĝi troveblas sur mia Facebook-muro. Tiajn detalojn kiel lian personan nomon oni en la gazeto kompreneble tamen ne donis ;-)

Kaj ankoraŭ mi atentigu vin, tamen kun ĉia estimo al via mirinda plurlingveco, kun estimo pri la longeco de via raporto kaj nur pro sincera kredo ke vi kiel konstrueman kritikon tion akceptos, ke vi foje pli atentu pri via ĝusta lingvouzo, aŭ almenaŭ en tiaj partoj kie vi mencias ke vi estis instruisto en porkomencanta kurso ;-) Ĉar alikaze tiun vian funkcion iom senkreditigas tiaj vortumoj kiel "kurso komencis", "ŝi gvidis ŝian programon", aŭ eĉ la dubinda esprimo "komencanta kurso" per si mem. Tamen, kaj unuavice, dankon pro via raporto!
n_true
Jan. 16th, 2010 11:35 pm (UTC)
Re: Dankon
Ho, mi pensis, ke piediris al la trajnstacidomo, tie prenis buson al iu urbo kaj de tie rekte trajnvojaĝis al Sucha Beskidzka.

Dankon ankaŭ por la laŭdoj kaj la korektaĵoj. Kelkajn eraretojn mi verŝajne ĉiam faros. :)
(Anonymous)
Jan. 20th, 2010 11:02 pm (UTC)
Re: Dankon
Hej, mi ne povis partopreni JES-on pro la tro alta kosto de la flugoj el Britio, do ĉeestis la NIS-on en Germanio anstataŭe. Mi ne ege ĝuis tiun renkontiĝon, do ne partoprenus denove, kaj mi ĝojas legi vian honestan raporton pri JES - aliaj partoprenantoj al kiuj mi jam parolis ŝajne opinias simile, do entute mi ĝojas ke mi ne malŝparis pli da mono por vojaĝo al Zakopane :)

Belan blogon vi havas!

Clare
n_true
Jan. 20th, 2010 11:09 pm (UTC)
Re: Dankon
Hej dankon! :)
Mi ankaŭ fakte interesiĝus pri la NIS/NR, ĉar mi iomete pensadis, ĉu partopreni JES aŭ NIS. Mi nun miras, kion mi maltrafis tie kaj ĉu mi eble pli ĝuintus tiun renkontiĝon plie.

Ĉu iu jam skribis blogenskribon pri la NIS/NR, eble? Kaj ĉu jam ekzistas fotoj ie?

Ĝis la,
- André
(Anonymous)
Jan. 21st, 2010 08:58 pm (UTC)
Re: Dankon
Mi ja blogis pri ĝi (http://radioclare.com/2010/01/travels-in-esperantoland/). Estas en la angla tamen, kaj malgraŭ tio ke vi bone regas tiun lingvon, la blogero tiom longas ke vi eble mortus pri enuo ie en la mezo ;)

Entute mi ĝuis la semajnon, ĉar estis bonege viziti Germanion (kaj manĝi Ritter Sport!) kaj ĉar ni organzis niajn proprajn ekskursojn ktp. Sed por mi la plej bona resumo de la aranĝo venis je la unua tago, kiam diris al ni Carolin, "Ni devas decidi kion ni faros ĉi-semajne, ĉar la programo fekas!".

Kvankam por familioj vere estas bona renkontiĝo, mi ne rekomendus ĝin al aliaj junuloj.
(Anonymous)
Jan. 21st, 2010 09:01 pm (UTC)
Re: Dankon
PS. Pri fotoj - la solaj kiujn mi ĝis nun vidis troviĝas ĉe la Facebook-paĝo de Aleks Kadar.

Clare
( 6 comments — Leave a comment )