?

Log in

No account? Create an account

Previous Entry | Next Entry

La 65ª IJK en Liberec

Mi devas skribi du enskribojn nun: unu pri la geedziĝfesto de Carolin kaj Robert, kaj unu pri la ĵus pasinta IJK en Liberec'. Kvankam la geedziĝo okazis unue, mi skribos nun pri la IJK...

Jen mia dua IJK (Internacia Junulara Kongreso), kiu okazis en Liberec, Ĉeĥio inter la 18ª ĝis la 25ª de julio. Ĉeestis ĉirkaŭ 360 homoj el eble inter 25 kaj 30 landoj, aŭ eble eĉ pli kaj la semajno laŭ mi estis bonege. Mi revidis multe da malnovaj amikoj kaj ankaŭ ekkonis novajn.

Sabato, 18ª de julio
Feliĉe, mi trovis tre malmultekostan eblecon por Jenny kaj mi vojaĝi al Liberec': Sven, iu ĉeĥa kolego el mia MPI-oficejo, ja volis iri hejmen la saman tagon. Do ni renkontiĝis en la stacidomo de Leipzig, devis atendi la duan trajnon al Chemnitz, ĉar la unua ne venis. En Chemnitz, la patrino de Sven kunprenis nin tri al ilia domo kaj ni iomete babilis, trinkis kaj eksciis pri GeoCaching iomete, kion Sven nun ankaŭ ekŝatis fari. Poste, lia patrino veturis Jenny kaj mi al Liberec rekte ĝis antaŭ la junulargastejo. La tutan vojaĝon kostis nin 11 € po persono. :)
Tie, ni estis iomete malfruaj, do ni helpis iomete aranĝi la akceptejon. Mi ekzemple laboretis ĉe la komenco kaj disdonis la akcepto-foliojn. Tiel mi jam ekkonetis kelkajn homojn jam iomete. Ekzemple venis du homoj el Togolando, kiuj – mi ja tuj demandis ilin – la fonuan (Fon gbè). Bedaŭrinde mi forgesis demandi ilin traduki kelkajn frazojn por mi. Domaĝe! Post multe da tempo finfine ĉiuj homoj akceptiĝis kaj mi ankaŭ forlasis mian postenon kaj enloĝis mian ĉambron en la 6ª etaĝo — kune kun Thomas B. kaj poste ankaŭ kun Timwi.
La vesperon ni iris al la solemna malfermo (sufiĉe en ordo, sed ne tro interesa) kaj la interkona vespero, kiu al mi ne tro plaĉis... oni nur ekkonis eble 3 aŭ 4 homojn. Kiel mi pasigis la reston de la vespero, mi jam forgesis.


Dimanĉo, 19ª de julio
Kompreneble mi ne matenmanĝis, mi eĉ ne aĉetis kuponojn por la matenmanĝo. La tagmanĝo kaj la vespermanĝo estis ja sufiĉe bonaj je la komenco, sed ĉiutage viando kun terpomoj aŭ kun rizo daŭre ne plu estas bela. ;)
La ludejo troviĝas en la enirhalo, do ne havis propran ĉambron. Tio malplaĉis al kelkaj homoj, sed mi trovis ĝin en ordo, fakte. Tamen, mi komprenas iliajn kialojn kaj konsentas havi apartan ĉambron estus multe pli bona. Ni tie renkontiĝis kun la 9-jara Krisi (la filino de Ulrich Matthias kaj sia ĉina edzino), kiu scipovis la ĉinan kaj la germanan kaj estis ege inteligenta knabino — ni poste klarigis al ŝi tiun danan ludon kun la plastikaj tasoj kaj ŝi rapide lernis ĝin. Eĉ pli rapide ol multe da plenkreskuloj, al kiuj mi jam provis instrui la ludon. Mi verŝajne baldaŭ alŝutos videon al youtube.
Ni poste ankaŭ elprovis ludon de Timwi, nome "Ĉion-sciulo", sed la ludado ne tiom sukcesis. La ludon mem mi fakte ja ŝatis. Eble iam ajn ni ludos ĝin ankoraŭfoje.
Je la vespero okazis homlupa rondo kaj ĝin mi tre ŝatis fakte. Al prelegoj mi je tiu tago ne iris, ĉar mi ne trovis ion interesan.

Lundo, 20ª de julio
Sed je la sekvonta tago mi almenaŭ partoprenis polan kurson. Ni nenion pri la gramatiko lernis, sed nur kelkajn frazojn ekkonis. Nu, en ordo... pro tio mi maltrafis la aligatorejon, sed ne gravas.
Pli poste, mi tiam faris mian propran prelegon, aŭ almenaŭ unu de ili: Devanagari — la hinda alfabeto kaj ĝi sufiĉe bone funkciis, kvankam mi nur sukcesis montri la literojn, kiujn oni bezonas por skribi Esperanton en ĝi, do "bha", "tha" aŭ "nya" mi ne montris. Mi ege ŝatis prelegi pri ĝi, fakte, ĉar mi tute sentis min en mia elemento kaj povis preskaŭ tute libere paroli. Ŝajne al la homoj (ĉ. 20, mi estimas) ankaŭ plaĉis ĝi kaj kelkaj havis ja demandojn pli poste kaj eĉ laŭdis min.
Dum vespero okazis kvizo kun 4 homoj (Tim, Michela, Felix kaj Emmanuel) kaj ĝi estis sufiĉe amuza ankaŭ. Estis laŭ la stilo de iu brita TV-kvizo.
Ĉu estis poste aŭ alitage, kiam mi konatiĝis kun tiuj du denaskulinoj? Nu, estis iu Sara (Sarolta) el Hungario kaj iu Letisja (Laetitia) el Francio, kiuj jam ĉiam parolis Esperanton kaj estis tre amuzaj kaj ĉarmaj. Ankaŭ la du francoj Quentin kaj Maxim ĉeestis ofte. Ni pasigis multe da tempo kune kaj pro tio mia Esperanto pliboniĝis, mi diru. Kaj mi ege surpriziĝis kaj ĝojis, ke ili konis tiom multe da esperantajn infankantojn! Pli ol mi konas germanajn! Ĉar mi ankaŭ ŝatis koni tiom, Sara volas nun sendi al mi skanitan infankantlibron. Kaj Leo kaj mi havis la ideon krei novan renkontiĝon, kiun ni ŝatus nomi sub_8! :D — Nu, ne vere, sed ĉu ne estus bonega ideo havi renkontiĝeton kun tiu temo kaj kie oni povas denaskuliĝi iel? ;)

Mardo, 21ª de julio
Tio estis la ekskursa tago, kaj mi – kiel ĉiam – ne partoprenis ekskursojn. Do, mi ne plu certas, kion mi faris... eble mi dormis longe? Tre verŝajne!
Post la vespermanĝo, sur la tegmento de nia studenthejmo okazis koncerto de Kim (Kim de Esperanto Desperado), kaj la homoj dancis kaj festis kaj kunkantis. Eĉ mi!
Post la koncerto okazis stranga homlupa ludo. Ni ludis ĝin en iu malhela ĉambro en la nokto nur kun kandeloj antaŭ ĉiu homo. Mi estis homlupo tiam. Kaj oni ne nur devis palpebrumante montri la mortigotojn, sed eĉ provi senbrue estingi la kandelojn antaŭ ili. Ne estis facile kaj mi unue tra malŝatis tiun stultan ideon, sed fakte la ludo iĝis tre interesa poste, unu el la plej interesaj ludoj, mi devas diri!

Merkredo, 22ª de julio
Iu "flashmob" devis okazi tiun tagon, kaj mi interesiĝis pri ĝi, do mi ĉeestis la klarigon: kiam ni pli poste estos sur la urboplaco, Carsten levos la Esperanto-flagon kaj en tiu momento, ĉiuj esperantistoj sur la placo montru al la flago kaj ne movu. Sonas sufiĉe facila kaj interesa. Do, post la vespermanĝo ni ekiris al la urboplaco antaŭ la urbodomo, kie okazos ankaŭ la koncerto de JoMo. Tie ni irumadis iomete kaj atendis la kaŝitan signalon. Sed la placo estis ja plena da esperantistoj kaj preskaŭ sen urbanoj. Kaj eĉ nur parto de ni sciis pri la "flashmob". Do, je la fino tute ne funkciis kaj neniu verŝajne rimarkis ion ajn.
La koncerto tamen estis bonega, JoMo volis rompi sian malnovan Guinness- rekordon kanti en plej multe da lingvoj. Antaŭe li jam faris 22-lingvan koncerton, nun li volis provi 25 lingvojn. Sed bedaŭrinde oni nur mendis la placon ĝis la 10ª vespere, kaj li do nur povis kanti ĉirkaŭ 19 kantojn en 19 lingvojn. Do, li kantis france, hispane, angle, katalune, mohoke, portugale, itale, okcitane, eŭske, nederlande, pole, ukraine, jide, ruse, hebree, germane, serbokroate, ĉeĥe kaj esperante... La germana kanto, kiun li kantis, estis "Die Moritat von Meckie Messer".

Ĵaŭdo, 23ª de julio
Ĵaŭde mi ĉeestis kurso pri signolingvo. Do, temis pri la pola signolingvo en tiu ĉi kazo, kaj la virino uzis ĝin por Esperanto nun. Sufiĉe interesa ĝi ja estis.
Post la tagmanĝo ni ĉiuj organizis la Kulturlingvan Festivalon ĉe la urboplaco. Por tio, ĉiu lando malfermis budon kaj montris tipikaĵojn por gustumi, vidi aŭ ekscii. Kaj dume ankaŭ kantis Kim denove sur iu scenejo. Mi esperas, ke sufiĉe multe da liberecanoj venis.
Post iom da tempo, la ĉielo malheliĝis kaj komencis pluvi. Mi, Letisja kaj Sara fuĝis al la urbodomo kun kelkaj aliaj homoj. De tie ni spektis la pluvegon. Ĝis tiam jam fortege pluvis kaj ankaŭ blovis la vento. Estis terura vetero, eble la plej forta pluvado, kiun mi ĉeestis. Ĉiu provis fuĝi sub ion kaj sekuri la budojn kaj aĵojn, oni malŝaltis la scenejon ktp. Kelkaj homoj ŝatis la pluvon kaj dancis en ĝi. ;)
Kiam ni post eble unu horo revenis hejmen, ni rimarkis, ke la ŝtormo estis eĉ pli forta: ĝi faligis ne nur arbojn kaj grandajn branĉojn, sed ankaŭ faligis du necesejo-budojn apud la studenthejmoj — ili ja falis sur la ŝajne nova aŭto de Dennis B. (la fondisto de StudiVZ).
Ĉar la vespermanĝo denove ne tiom bona estis, kelkaj de ni (Timwi, Thomas, Carolin, Leo kaj mi) iris al la najbara keglejo por manĝi picon.

Vendredo, 24ª de julio
Jen la lasta tago antaŭ la foriro. Tre frue, rekte post la matenmanĝo, komencis mia dua prelego, ĉi-foje pri tiu ASJP-projekto, en kiu mi laboras. Estas lingvistika projekto, en kiu ni kolektas vortlistojn, kiujn komputila programaro komparas laŭlingve ktp. Ĝi komencis iomete pli malfrue, ĉar la ĉambro estis ankoraŭ ŝlosita kaj mi devis unue kuri al Agnieszka por ke ŝi serĉu ĝin... nu, post 15 minutoj funkcias ja. Kaj mi provis enverŝi ĉion en tiu unu horo, kiun mi havis kaj pro la malfrua komenco mi ankaŭ bedaŭrinde devis forpreni la tempon de la sekvonta prelego; hazarde de la patro de Sara. Tamen, la homoj ŝajne tre interesiĝis pri la projekto kaj kelkaj poste ankoraŭ demandis pri ĝi. Timwi eĉ montris intereson pri kunlabori kiel programisto. Nu, eble mi proponos tion al Søren iam.
Alparolis min ankaŭ franca knabino, Salomé, kiun mi jam rimarkis, kvankam ŝi ne multe parolis. Ŝi interesiĝis pri ASJP, ĉar ŝi studas kognan sciencon en Nancy, kiu ĉefe temas pri lingvistiko, komputiko kaj psikologio. Tion mi fakte trovas tre interesa, mi diru.
Poste ankaŭ okazis diskutrondo pri lingva libereco, kiu sufiĉe interesis min kaj en kiu mi ankaŭ aktive partoprenis.
Post la kursoj kaj la vespermanĝo tiam okazis la internacia vespero, kaj multe da homoj tie sursceneje kantis kaj dancis. Unu de la multaj "Julia"-j el Rusio ventrodancis, kiu mikse plaĉis kaj malplaĉis la spektantojn, estis ankaŭ kelkaj skeĉoj (ege amuza de la italoj!), iom da varbado por aliĝu al FESTO, iu homo (mi ne konis lin) faris ege bonan rakontkanton pri la IJK mem, kiu estis ankaŭ tre amuza kaj ironia. Do, tre plaĉis al mi.
Poste, mi decidis ne dormi sed resti veka la tutan nokton dancante, parolante, ludante ktp. Mi amuziĝis bone, klaĉumadis kun Carolin, devis konsoli Sara iom, kaj jen venis la mateno jam...

Sabato, 25ª de julio
Ni devis adiaŭi la francojn, inkluzive Letisja, kaj ankaŭ iam foriris Salomé (nur post ke mi demandis pri ŝia retadreso) kaj Timwi kaj Carolin kaj Robert kaj poste ankaŭ Sara. Do, mi preskaŭ tutsole estis, do mi decidis tamen dormi iomete, ĉar Leo volis kunveturigi nin ĉirkaŭ je la 13ª horo. Do mi kuŝiĝis sur la sofo kaj tuj ekdormis. Min vekis post eble 1 aŭ 2 horoj Emmanuel kun la vortoj "Herzlichen Glückwunsch zum Geburtstag!" (aŭ io simila), kaj mi respondis duondormante, ke ne estus mia naskiĝtago... aaah! ;)
Nu, fakte, mi tiom rimarkis, ke mi tre malbone sentis min stomake. Do ni atendis iomete pli ĝis la forveturo. Mi petis bananon ĉar mi vere balbone sentis. Ĉu fizika efekto de la postrenkontiĝa sindromo? Nu... ni tamen iam forveturis, ĉirkaŭ je la 13ª. Ni — tio estis Jenny, Julia H. (el Chemnitz), Leo kaj mi. La aŭto estis plenŝtopita. Ni haltis dufoje en Pollando, unufoje por aĉetumi iomete kaj la duan fojon por manĝi. Tiam mi ankoraŭ iomete pli bone fartis.
Post ĉirkaŭ 2 horojn ni haltis denove en Chemnitz kaj tie vizitis la hejmon de Julia kaj ŝia kunloĝantino. Tie mi denove ne tiom bone fartis kaj preferis kuŝiĝi en la lito iomete, dum la aliaj en la kuirejo parolis. Poste, Jenny kaj mi prenis la trajnon hejme al Leipzig. Mi altelefonis miajn gepatrojn por eble kunprenu min de la stacidomo, kaj ili faris ĝin.
Hejme denove, mi rakontis al ili ĉiun, manĝis pudingon kaj montris la fotojn al ili kaj denove sentis pli bone.
Ege lace mi enlitiĝis kaj jen finiĝis tiu mojosa IJK.

Jes ja...
Mi bedaŭras, ke jam finiĝis. Kaj mi eble eĉ pli bedaŭris, ke mi ne decidis iri al UK (en Białystok). Sed mi almenaŭ aĉetis kelkajn aĵojn, ekzemple T -ĉemizo de tiu ĉi IJK, kaj ankaŭ esperanta flago kaj butonon. Ankaŭ tri librojn mi aĉetis, unu vortareton pri komputilaj vortoj, unu manlibron pri instruado de Esperanto (mi esperas ke ĝi helpos min), kaj mi senkoste povis forpreni iun legolibreton. Ĝuste, jes.

Nu, mi nun ĉesu skribi. Ĉe Facebook kaj ĉe StudiVZ vi trovos miajn fotojn de la renkontiĝo, sed mi eble ankaŭ metos ĉi tien la ligilojn de aliaj homoj. Cetere, la TV ankaŭ intervjuis kelkajn homojn, ankaŭ Leo. Mi trovos kaj skribos la ligilon ankaŭ.

Ĝis baldaŭ, karaj! ^^

P.S.: Jen kelkaj fotoj kaj filmetoj de partoprenantoj:

Tags:

Comments

( 6 comments — Leave a comment )
karulin
Jul. 31st, 2009 10:18 am (UTC)
Christina aĝas nur 7, kaj tio nur ekde tri tagoj. Dum la IJK ŝi ankoraŭ estis 6-jaraĝa. Des pli mirindas ŝiaj kapabloj.
n_true
Jul. 31st, 2009 10:55 am (UTC)
Ho jes, kompreneble, mi ial miksis 9 kun 6. :S
blahma
Aug. 8th, 2009 02:12 pm (UTC)
Dankon pro tiu bona priskribo de via IJK-semajno - la plej detala kiun mi ĝis nun vidis! Kaj al mi kiel organizanto ĝi provizas interesan rigardon al la aranĝo per okuloj de partoprenintoj, kiel mi mem ne povis ĝin spekti.

Dankon ankaŭ pri la emo kolekti ligilojn al fotogalerioj. Mi ĵus ŝtelis kelketajn ligilojn ;-) Sed konsiderante ke ni jam ekkreis kaj plu evoluas kolekton de ĉiuj eĥoj en la oficiala IJK-paĝaro (http://ijk.esperanto.cz/eo/Ehxoj/), ĉu ne pli indus cedi la konkurencon kaj ligi al tiu? ;-)
n_true
Aug. 8th, 2009 03:23 pm (UTC)
Ah, bone, mi ĝojas, ke plaĉas al vi. =)
Mi antaŭ kelkaj horoj vidis (ĉe Facebook fakte), ke vi kreis tiun eĥoj-paĝon, kaj pensis same pri simple anstataŭigi la ligilojn per la paĝo tie. Do, tion mi iam faros.
ext_203442
Aug. 13th, 2009 01:10 pm (UTC)
Brile!
Brila priskribo! Tre plaĉas al mi :)
n_true
Aug. 13th, 2009 02:18 pm (UTC)
Re: Brile!
Dankon. :)
Bone, ke vi funkciigis tiun openid-aĵon. =)
( 6 comments — Leave a comment )