| André ( @ 2009-03-21 19:38:00 |
| Current mood: | |
| Entry tags: | esperanto |
Koĉjo kaj Leo vizitis Leipzig
La pasintaj du tagoj estis konsidereble pli esperantoplenaj ol kutime, ĉar venis kelkaj homoj viziti Leipzig. Unu estis Leo S. el Mömbris, kiun mi jam kelkajn jarojn konis de diversaj Esperanto-renkontiĝoj kaj kiu ankaŭ organizas la KEKSOn (antaŭe konata kiel sub_18). Li do vizitis nin ĉi tie por kelkaj tagoj. Je ĵaŭdo ankaŭ alvenis alia gasto: Koĉjo el Tomsk, Rusio. Li restis en Leipzig por du tagoj.
Do, ĵaŭde mi renkontiĝis kun Liesa, Leo kaj Koĉjo en la urbo, ni kune ĝuis la elvidon sur la tegmento de la Uni-Gigantulo (ĉ. 143 m alta domego en Leipzig), manĝis kaj trinkis en la Moritz-Bastiono (malnovega studenta trinkejo kaj festejo), poste iris viziti la Nikolai-Preĝejon (unu de la multaj preĝejoj en nia urbo) kaj konstatiis, ke ĝi ene aspektas kvazaŭ farita de marcipano. Poste, Koĉjo devis foriri.
Je la vespero, ni planis fari ludvesperon ĉe Liesa. Ni planis ja – kiel ofte ĉe renkontiĝoj de esperantistoj – ludi la homlupan ludon, sed neniu de ni havis ĝin. Ni demandis kune en 2 vendejoj, Liesa kaj Leo demandis ankaŭ en unu plia kaj mi eĉ veturis al P.C. (Paunsdorf Center, granda aĉetumejo proksime al Engelsdorf) por aĉeti ĝin, sed nek SpieleMax, nek Hugendubel, nek Kaufhof havis ĝin. Damne! Do, mi revenis nur kun propraj ludoj. Tina ankaŭ kunvenis, kaj ankaŭ du genajbaroj de Liesa kaj unu kunloĝanto. Ni do manĝis nudlojn kun spinacan saŭcon, torton kaj pollandajn krakmaĉaĵojn. Ni unue ludis la homlupan ludon, kies kartojn ni devis simple skribi sur papererojn. Tamen funkciis. Poste ni ankaŭ ludis kelkajn ludojn, ĉe kiuj oni devas eltrovi iun. Ege amuzis!
Je la sekvonta tago, mi estis hejme la plejparton kaj daŭrigis verki mian hejmtaskon pri la demonstrativaj pronomoj de la ceza lingvo (baldaŭ finiĝos!). Vespere, ni renkontiĝis denove en la Stern des Südens (kafejo/librejo/ŝtonejo), kien venis krom mi ankaŭ Tina, Leo, Liesa, Helen, Koĉjo, Michael Z., Dirk kaj Jenny. Do, ni malkrokodilis okope! Estis tre amuza rondo ĉi-foje... iam, ni volis scii, kio estas Gänseblümchen en Esperanto. Neniu sciis la vorton, eĉ ne en la rusa aŭ pola. Sed nun mi eltrovis: estas lekanteto en Esperanto kaj маргаритка мнгоголетняя en la rusa. Leo fakte demandis kelkajn polojn, kiuj hazarde ankaŭ sidis en la kafejo, ili longe babilis kun li sed fakte diris al li alian nomon ol tiun ĉe Vikipedio, kiu havas stokrotka. Sed ili diris ion, kiu tradukus kiel "anasfloreto", mi forgesis la vorton...
Fakte mi ankaŭ iomete malsaniĝis la pasintajn tagojn, sed mi esperas ke mi tre baldaŭ sentos bone denove, ĉar mi ja volas flugi al Newcastle, sekvontmerkrede! Mi nepre ne malsanu tiam...