André ([info]n_true) wrote,
@ 2009-03-06 00:49:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Entry tags:esperanto

Demando pri esperanta sintakso
Mi ĵus miras pri iu sintaksa demando: ĉu la frazo "Esperanton estas facile lerni." ĝustas gramatike aŭ ne? Kaj kial do? Mi unue pensis, ke ĝi ja estas laŭgramatika, sed nun mi ne plu certas, ĉar ŝajnas al mi kiel "levanta konstrukcio", kiun tie en la frazo oni ne rajtas uzi. Laŭ mia kompreno, oni nome ne rajtas elmovi (do, levi) la argumenton de la propozicio [lerni Esperanton] en iu pozicio en la supera frazo.

Mi ja kredas, ke subkuŝas tiu frazo: "[Lerni Esperanton] estas facile.", en kiu la parto "lerni Esperanton" estas kvazaŭ la subjekto. Pro tio, mi pensas, ke oni ne rajtas elpreni aĵojn de tie.

Kion vi pensas? Ĉu "Esperanton estas facile lerni." estas ĝusta Esperanto? Kial (ne)?

Eble mi kruĉpoŝtos tiun enskribon al iu esperanta komunumo...




(1 comment) - (Post a new comment)


[info]pne
2009-03-06 08:43 am UTC (link)
Looks to me like the kind of topicalisation that German (for example) is comparatively fond of but that English (for example) only has to a more limited extent.

(Though I imagine even German's propensity for topicalisation has nothing on "real" topic-comment languages.)

(Reply to this)


(1 comment) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…