André ([info]n_true) wrote,
@ 2008-12-16 16:02:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current mood: busy
Entry tags:esperanto

Vojaĝeto al Aŭstrio
Saluton! Ĉar hieraŭ estis la Zamenhofa tago, mi hodiaŭ volas (finfine!) skribi denovan enskribon en Esperanto...

La antaŭlasta semajnfino mi estis en Aŭstrio, aŭ pli precize en Braunau am Inn kune kun Sven G., Diana F. kaj Arsen A. (parolanto de la ceza lingvo, kiu momente laboras ĉe la MPI). Tie ni volis viziti denaskulan parolanton de la hinuĥa lingvo. Dum la 6-hora vojaĝo en la aŭto de Sven, mi praktikis paroli iom da rusa kaj iom da ceza kun Arsen kaj mi kolektis kelkajn kutimajn frazojn. Sed plejparte, mi ankoraŭ nur tre malbone komprenas la rusan.
Alveninte ĉe la gastejo en Braunau, ni estis elkore bonvenitaj de la gestejestrino, kiu parolis per sia amuza aŭstra dialekto. La ĉambroj (Diana kaj mi dormis en unu, Sven kaj Arsen en la alia) estis tre agrablaj, kvankam malmodernaj. Post nia alveno, Arsen altelefonis lian malnovan amikon Gadzhej, kun kiu li antaŭ multe da jaroj en Dagestano ĉeestis la stirlernejon. Post kelkaj minutoj do alvenis Gadzhej kaj preskaŭ subite invitis nin en kafejo por manĝi kukon kaj trinki teon kaj kafon. Ili la tutan tempon parolis la rusan, do mi ne multe komprenis. Sed mi ankaŭ aŭdis Arsen kaj Gadzhej paroli la cezan sufiĉe ofte, ĉar Gadzhej anka parolas la cezan kaj beĵtan kaj avaran lingvon. Poste li montris al ni la urbo kaj ankau la naskiĝdomon de Adolf Hitler kaj ni trinkis varmigitan vinon ĉe la kristnaska foiro.
La duan tagon, sabate, ni frue ellitiĝis por prepari tion, kion ni volis kolekti: parolatan hinuĥan tekston kaj kelkaj vortoj, kiuj aspektis interesaj por Sven kaj Diana pro ties fonetikaj proprecoj. Tion ni faris post ke Gadzhej alvenis. Li rakontis al ni en la hinuĥa, pri sia vivo kaj poste estis demandita de Sven kaj Diana kelkajn frazojn kaj vortojn, kiujn ili ankaŭ surbendigis. Post tio, ni forlasis la gastejon kaj Gadzhej invitis nin al sia familio, kiuj preparis ĥinkaloj ("xink'ali"), tipika kaŭkaza manĝaĵo, farita el pastbuloj kun ajla saŭco. Ege bongustaj, kaj mi preskaŭ tromanĝis. La familio ŝajnis agrabla, kaj mi ja jam konis la nevinon de Gadzhej – Aminat –, ĉar mi ja babilis kun ŝi ĉe ICQ. Estis ja fakte mi, kiu "trovis" ŝin kaj eltrovis, ke ŝia onklo parolas la cezan kaj hinuĥan. Post tio, Gadzhej montris al ni sian loĝejon, kaj tiam ni foriris kaj reveturis hejmen. La hejmvojaĝo daŭris 5 horojn.
Tre interesa vojaĝo certe, kaj mi la unuan fojon aŭdis la cezan en dialogo! =)

Kio krome novas? Kelkaĵoj, sed mi ne emas paroli pri ĉio nun. Mi estis sur la kristnaska foiro ĉi tie en Leipzig kun Tina unufoje kaj kun la FSR alian fojon. Mi forpasis la naskiĝtagfeston de Luise, ĉar mi ja estis en Aŭstrio tiun vesperon. Mia lastsemajna Esperantokurso bone funkciis: mi ekklarigis la tabelvortojn kaj por la hodiaŭa kurso ankaŭ planis praktiki ilin. Mi ankaŭ denove estis ĉe la LingvoVespero, sed ĉi-jare mi ne plu povas iri tien. Kaj vendrede ni estis ĉe Helena multope por ellanci(?), baki kaj lingvistike ornami kristnaskajn keksojn. Tio vere estis amuzigega. Kun Tina mi ankaŭ pasis multe da tempo kaj ni rigardis la filmojn "Der Reisekamerad" kaj "Mary Poppins".

Hodiaŭ post mia ĉiumarda Esperantokurso komencos la kristnaskfesto en nia instituto.




Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…