| André ( @ 2008-11-06 01:06:00 |
| Current mood: | |
| Current music: | Pizzicatto Five — Trailer Music |
| Entry tags: | esperanto |
Prelegoj, Elektoj, kaj mia kurso
Do, mi ankoraŭfoje bonfartas... ĉion ŝajnas esti en orde denove, kaj miaj lastfojaj (privatenskribitaj) zorgoj preskaŭ forflugis.
Kio novas?
Lundon mi ĉeestis la seminarion pri Siberiaj Lingvoj, en kiu ni parolis pri la kazoj de la diversaj lingvoj de tiu regiono. Mi ankaŭ rimarkis, ke la komitativa kazo de la vorto por patrino (do, laŭvorte: "kun la patrino") en la itelmena lingvo estus [klɑχɕχɬ], kaj "kun la edzo" estus [kɪχɬχɬ], kaj "kun la patro" estus [kɪɕxɬ]. Kaj tiel plu. Vespere mi iris al Tina por lerni kaj ekzerci iomete la tibetan. Ŝi nun ankaŭ lernas ĝin en la universitato... mi ne plu, sed dum mia unua semestro (longe longe for!) lernis la tibetan ĉe la kaj amuza kaj dana Dr. Sørensen.
La nova hejmo de Tina aspektas tipika por studenta hejmo. Do, ĝi surprizis min nek positive, nek negative.
Mardon mi iris al la prelego de Zaira, kiu parolis pri la formado de oblikaj vortradikoj en la ĥvarŝa lingvo. Hmm... mi miras, ĉu oni povas diri "Khwarshi" tielmaniere. Poste, mi sidiĝis en la kafejon por babili kun Tina kaj Sarah. Kaj post tio komencis mian Esperanto-kurson denove. Estis multe malpli da homoj tiutage, malpli ol 20, ankaŭ Luise kaj Joha mankis. La studentoj ŝajne jam bone regas la pasintajn regulojn kaj ankaŭ la vortoj. Precipe pri tiuj de nia unua lingvistika semestro mi ĝojas. Unu de la kurso, male, la tutan tempon ridas – kio ja estas en ordo, ĉar almenaŭ mia instruado ŝajne plaĉas al ŝi – sed kiam mi demandas ŝin traduki simplan frazon, ŝi eĉ ne plu rememoras kiel formi la pluralon. Mi sugestis al ŝi ripeti la gramatikon denove.
Post mia kurso, mi renkontiĝis kun Tina kaj ni iris hejmen al mi por manĝi picon, rigardi reportaĵon pri aŭtismo ĉe Quarks & Co, kaj iom ekzerci la rusan, kion ŝi ankaŭ lernas en tiu semestro.
Je la tagfino, kiam Tina jam estis irinta hejmen al ŝi mem, mi rigardis la usonan elekton de la prezidanto, sed ne ĝis la fino.
Merkredon mi unue ŝaltis la televidilon por ekscii ĉu la mondo estas damnota aŭ plisanigota — kaj feliĉe Barack Obama fariĝis la nova prezidanto. Mi tiel ĝojas, kvankam mi ne tre forte opinias pri politiko. Sed mi esperas, ke kun li la Usono ankoraŭfoje povas gajni iom da bona rekono en la mondo. Kaj eble la mondo eĉ iĝas pli bonan lokon? Se ne, eble almenaŭ Usono.
Tamen, ĉar mi tro longe spektis la novaĵojn, mi maltrafis mian buson kaj decidis reiri hejmen. Anstataŭ pli poste iri al mia kurso pri Tang-poemoj, mi hejme daŭrigis traduki mian cezas vortaron kaj tiam iris – kiel planita – al Tina por plie lerni la tibetan kaj rusan kun ŝi. Je la 19ª horo ni ambaŭ iris al la prelego de Ilse Achilles, kiu legis el sia nova libro: "Duden - Vernäht und zugeflixt!: Von Versprechern, Flüchen, Dialekten & Co." Pri ĝi (kaj la prelego kaj la libro) mi rakontos alian tempon, germane, sed ne nun.
Nun mi estas hejme, kaj al mi mankas nun ambaŭ Liesa kaj Tina. Cetere, mi manĝis tro da dolĉaĵoj hodiaŭ... mia ventro ne tro bonfartas... Stranga mondo.