André ([info]n_true) wrote,
@ 2008-10-12 21:17:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current mood: bored
Entry tags:esperanto

Lasanjumado kun Tina, mia nova kunloĝanto ktp.
Hieraŭ Tina venis al mi, precipe por prepari iun veran manĝaĵon kune kun mi... ni tuj decidis por lasanjo. Do, ni iris al Netto por aĉeti la ingrediencojn: spinacon, pizojn, kremaĵon kaj herbomiksaĵon. Cepoj, lasanjaj platoj, diverzaj spicoj kaj iom da tina fiŝo ankoraŭ troviĝis en mia kuirejo. La lasanjoformujon kaj iom da ajlo kaj muskato mi prunteprenis de miaj gepatroj.
La preparado bonege funkciis kaj la fina lasanjo ege bongustis. Ni formanĝis ĝin rigardante "Star Wars – Nova Espero", kiun ni prunteprenis antaŭe en la videoteko. Poste, ni rigardis la kvaran epizodon de "Heroes", babilis kaj komputilumis iomete, tiam mi montris al ŝi "Rollygeddon" kaj ni voĉlegis unu al la alia el kelkaj libroj... Tina el "The Talking Ape" kaj mi el "La Hobito" kaj "Terug naar de jungle", kiun mi pli poste finfine finlegis.

Hodiaŭ mi ne multon faris... mi fine laboretis iomete por la ASJP-projekto, iris al la ĝardeno kun miaj gepatroj, mia fratino Anja kaj ŝia koramiko Sven, kaj mi manĝis la tutan pomkukon, kiun mia patrino bakis. Bongustegis! Mi ankaŭ enflorpotigis mian novan kunloĝanton: cepon, kiun mi trovis kreskante en mia fridujo. Ĝi nun staras sur la fenestra tabulo de mia dormĉambro. Bedaŭrinde la cepo kuŝis surflanke en mia fridujo kaj kreskis vertikale, do la verdaĵo nun ŝajne kreskis flanken, dum kiam la novaj folioj denove kreskis supren denove. Aspektas iomete stranga, mi devas diri.

Morgaŭ la universitato rekomencos. Mi havos prelegon pri la ĉina-korea batalo kaj poste lingvistika prelego pri la lingvoj de Siberio. Mi verŝajne poste iros labori al la MPI kaj ree hejme devos prepari mian Esperanto-kurson, kiu komencos marde je la 17ª horo. Mi jam kaj antaŭĝojas kaj antaŭnervozas pri tio. Sed jam 8 homojn diris al mi, ke ili venos:
Cordula S., Doreen S., Elisabeth R., Joha H., Jürgen S., Larissa X., Ozan G., Sara M. — pri 3 pliaj, nome Julia M., Juliane B. kaj K. Song-U mi ne certas, ĉar ili mem ne certas.




(2 comments) - (Post a new comment)


[info]sonjaaa
2008-10-14 01:48 pm UTC (link)
Ĉu vi posedas la Esperantan tradukon de LOTR?

(Reply to this) (Thread)


[info]n_true
2008-10-14 09:54 pm UTC (link)
Ne, mi nur posedas "La Hobito"n.

(Reply to this) (Parent)


(2 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…