André ([info]n_true) wrote,
@ 2008-09-07 22:15:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Current mood: happy
Current music:Löwenzahn — Theme
Entry tags:esperanto

La 6ª sub_18 en Naumburg
Hodiaŭ mi finfine trovas la tempon rakonti pri la pasinta Esperanto-renkontiĝeto: la 6ª sub_18 en Naumburg an der Saale, Germanio. Tio ja estas malgranda renkontiĝo por junuloj kaj komencantoj, kiu dufoje po jaro okazas ie en Germanio. Mi jam estis ĉe la 5ª sub_18, ĉi-jare, en Göttingen. Se vi miras nun, kial mi – kiel super-18-ulo kaj jam-longe-ne-plu-komencanto – tamen partoprenis, nu... la renkontiĝo ne vere nur estas por homoj, kiuj havas malpli ol 18 jaroj, kaj mi tiufoje faris malgrandan Esperanto-kurson.
Do, ni estis 8 partoprenantoj tie en Naumburg: Leo S., Cosima B., Liesa A., Helen G., Jenny M., Caroline P., Miriam H. kaj mi, veninte el Mömbris, Sulzbach, Neheim, Leipzig kaj Chemnitz. Nia averaĝa aĝo do estis ĉirkaŭ 19 jaroj. El Leipzig alvenis tiufoje nur 3 homoj: Jenny, Helen kaj mi. Ni prenis la trajnon kune kaj en Naumburg uzis la busojn (kies konduktistoj estis ege agrablaj!) kaj poste piediris al la monteto de la tiea junulargastejo — cetere, la sama junulargastejo kiel dum la 47ª IS! =)

Tie atendis jam Leo kaj Cosi. Liesa, Caro kaj Miriam venis pli poste. Leo jam aĉetis bongustegajn dolĉaĵojn kaj krakmaĉaĵojn el Pollando, por ke ni ne mortas pro malsato. Li ankaŭ kunportis kaj aranĝis multe da Esperanto-librojn sur la tablo. Kiam ĉiu estis alvenita, ni preparis niajn nomŝildojn — ĉiu tion de sia dekstra nejbaro. Mi do skribis la ŝildon de Cosima en la mezegipta. Ni rapide decidis pri la ĉambranoj. Du ĉambrojn ni havis, kaj Leo, Cosi, Helen kaj mi dormis en unu. Poste, ni ludis kelkajn ludojn, ekzemple VEX: ludo, en kiu oni devas aŭ rakonti ion embarasantan el sia vivo, aŭ fari amuzaĵon, aŭ pantomime prezenti iun malfacilan vorton kiel "muŝkradaĵo", "blovinstrumento" kaj "sunsistemo", aŭ fari/diveni kelkajn aliajn aferojn. Leo ekzemple devis kun fermitaj okuloj, flarante ĉe ĉies kolo, nian identecon. Mi devis rakonti pri mia unua kiso, Cosima devis nomi du aĵojn, kiuj ŝin ĝenas pri mi, Helen kaj Liesa devis konkurse levi siajn brakojn laŭeble longe, ktp. Ege duonkreskintularema, sed tamen ege amuza ludo! Kiel klasike sur ĉiu germana Esperanto-renkontiĝo ni ankaŭ ludis la homlupan ludon. Mi verŝajne ne devas klarigi ĝin. La vesperon ni manĝis en la junulargastejo, mi fakte ne tiom ŝatis ĝin, sed tio ja ne vere gravis (pro la dolĉaĵoj en la kuna ĉambro, hehe).

La sekvontan tagon post la matenmanĝo, kelkajn pliajn ludojn, kaj du malgrandajn Esperanto-kursojn far Liesa kaj mi, ni kune vizitis la urbon. Tie okazis potaĵfoiro. Leo kunportis sian grandan Esperanto-flagon, do ni gajnis kelkajn mirigitajn rigardojn de la popolanoj. Ĉe unu stando kie vendiĝis ĉili-ŝokolado, Leo subite komencis traduki ĉion en Esperanton por ni kaj ni ĉiuj – kvazaŭ planita – respondis: "Ah, jes! Klare. Interese!" Ni poste eĉ iris manĝi en iu kurda picejo, kaj denove ni ĉiuj ŝajnigis ne paroli la germanan. Ree en la junulargastejo, ni ludis la homlupan ludon ankoraŭfoje, kaj ankaŭ tiun amuza dana kalikludon, tiam denove VEX, kaj tielmaniere baldaŭ iĝis tre malfrue.

La lastan tagon, ni pakis niajn kofrojn, denove ludis la homlupan ludon, iris eksteren por fari ion plezuran kaj tiam surbendigis filmeton pri ni, por kio mi estis demandita fari mian akĉentparodion denove. Vi povas spekti la filmeton nun sur youtube ĉe http://www.youtube.com/watch?v=DPPITPUAe30. Multan plezuron! =)
Post la filmado, ĉiuj de ni denove sidis en seĝrondo, ni parolis pri la bonaj kaj malbonaj aspektoj de tiu sub_18 kaj ankaŭ pri la planata nova nomo de la renkontiĝo. La nomo sub_18 ne plu ŝajnas sufiĉe taŭga, do ni pripensas pri nova nomo. La eble plej bona ideo estus KEKSO, pro diversaj kialoj. Ni nur ankoraŭ ne certas pri la longa formo, precipe pri la signifo de la S kaj O... Fine, ni ĉiuj iris hejmen denove.
Ree en Leipzig, Liesa kaj mi ege malsatis kaj al ni ankoraŭ mankis iu "postrenkontiĝa evaluado" (pli bone: klaĉkunsido), do ni iris al McDonald's kaj manĝis kaj multege paroladis.

Do, tiu ĉi sub_18 estis bonega, la atmosfera estis tre familia kaj la etoso vere amuza. La sekvonta sub_18 (aŭ KEKSO) okazos ĉirkaŭ Pasko '09 ie en Baden-Württemberg. Se vi ŝatas rigardi la fotojn kaj estas membro ĉe la StudiVZ aŭ la SchülerVZ, vi povas vidi ilin ĉi tie kaj ĉi tie, respektive.

Mi eble baldaŭ tradukos ĉi tiun enskribon germanen...




(1 comment) - (Post a new comment)


[info]pne
2008-09-08 07:55 am UTC (link)
Mi eble baldaŭ tradukos ĉi tiun enskribon germanen...

Bonege :)

Ecx se mi povas legi iom da Esperanto, estas tre malrapida afero.

(Reply to this)


(1 comment) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…