André ([info]n_true) wrote,
@ 2008-04-27 11:34:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Current mood:innovative
Entry tags:esperanto

La h-sistemo
Eta novajho pri (mia) Esperanto!
Ekde nun mi uzos la h-sistemon, kiam mi ne havas la eblecon uzi la supersignojn aù kiam mi estas tro putra por ili. Mi tiam ghis nun kutime uzis la x-sistemon, sed fakte unu sola argumento konvinkis min turni al tiu h-sistemo: Ghi aspektas multe malpli fremda kaj konstruita kiel la x-sistemo! Esperanto kelkfoje aperas iomete strange kaj fiktiva, kiam ghi skribitas kun multe da iksoj. Emilja (el la Freenode-babilejo #esperanto che IRC) diris ghin al mi kaj mi estis subite konvinkita, hehe... Ghi vere pravis!
Do, ne miru, ke mi en IRC, ICQ aù MSN nun subite uzas alian sistemon, kiam mi skribas kun vi. Estas por grava kialo. Kaj Esperanto-Anja ja jam chiam uzis la h-sistemon.

Ghis la revido! =)




(Post a new comment)


[info]kvarko
2008-04-27 10:03 am UTC (link)
"Beleco [aŭ ĉi-okaze fremdeco] estas en la okulo de la vidanto."

Mi ofte argumentas favore al la ĉapelitaj literoj (anstataŭ forigi ilin, kiel ekzemple en Ido) ĝuste pro tio ke ĝi malsamigas Esperanton el la multegaj latinidaj lingvoj -- ke oni povas tuj rimarki Esperanto-libron se ĝi sidas sur bretaro kune kun pluraj aliaj eŭrop-lingvaj libroj. Libroj de Ido, ekzemple, estus malpli facile distingeblaj. Kaj mi argumentas ke "beleco" estas opinio -- kaj mi donas la ekzlempon de la eŭska lingvo kies vortoj ofte enhavas la literon "x", kaj ĝuste pro tio la lingvo plaĉegas al mi!

Do mi povas uzi tiujn samajn argumentojn por kontraŭi viajn kialojn por uzo de la h-sistemo: Mi amas la eŭskan ĝuste pro la beleco de la litero "x", do mi amu la x-sistemon same. Kaj mi ne volas ke Esperanto aperu "malpli fremda", mi ne volas ke ĝi kaŝiĝu sur la bretaro inter aliaj lingvoj. Do viaj kialoj ne konvinkos min.

Bonvole uzu la h-sistemon, tamen. Mi ne volas ŝanĝi vian opinion. Mi nur volis doni al vi miajn vidpunktojn.

(Reply to this) (Thread)


[info]n_true
2008-04-27 05:17 pm UTC (link)
Hm, o kej, jes. Mi ja ankaù tre shatas la supersignoj, kaj mi uzas ilin kie eblas. Nur ne en tiu enskribo, por montradaj kialoj. Sed komparante la vortojn "cxar" kaj "char", mi – jam alkutimita al la angla, hispana, ktp. – trovas "char" iomete pli belaspektanta kaj pli facile legebla.

Tamen prave, la chapelitaj literoj estas chiam preferinda. ;)

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]kvarko
2008-04-27 10:00 pm UTC (link)
Eble vi miskromprenis mian mesagxon. Mi tute NE argumentis pri supersignoj literoj. Mi volis argumenti NUR pri x-sistemo super la h-sistemo. Mi uzis la argumentojn pri cxapelitaj literoj super ne-cxapelitaj nur kiel ekzemplojn, kiujn oni povas uzi same por argumenti favore al x-sistemo.

Por mi, "cxar" estas pli bela ol "char". Tio estis mia la enhavo de mia mesagxo. Do sxajne, ni havas malsamajn opiniojn pri kio estas bela.

(Plie, "cxar" facile rekomenablas kiel Esperanto-vorto, kaj ne vorto de "la angla, hispana, ktp". Kaj pliplie, mi trovas ke la x-sistemo pli legeblas ol, ekzemple, "shanghighas" kaj "ehho" kaj "fishhauhto" -- fakte, kion vi proponas por "ux"?)

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]pne
2008-04-29 05:04 pm UTC (link)
fakte, kion vi proponas por "ux"?

Sxajne, "ù" - tion li uzis en la enskribo.

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]n_true
2008-04-29 09:40 pm UTC (link)
Ghuste, sed iu al mi diris, ke la originale proponita versio simple traktas la "ŭ" kiel kutima "u", do estus "morgau" kaj "hodiau", ech se tio estas iomete malpreciza.

(Reply to this) (Parent)


[info]elgrande
2008-04-27 10:41 am UTC (link)
Kaj tion vi ne mem rimarkis, ke la x-sistemo aspektas iom nekutime pro la ofteco de la litero x? :P Mi unue ankaŭ estis fano de la x-sistemo pro ĝia neambigueco, sed la konvinka argumento estis por mi, ke la h-sistemo estas Fundamenta.

(Reply to this) (Thread)


[info]n_true
2008-04-27 05:09 pm UTC (link)
Fakte jes ja, mi chiam kontraùis la h-sistemon, char ghi ne estas entute neambigua, sed tio ja nek estas grava afero nek problemo.
Mi nur tute ne pensis de la aspekto de Esperanto por ne-esperantistoj. En tiu babilejo, kelkajn homojn diris, ke Esperanto aspektas strange pro tiuj "cx, sx, gx..."

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]kvarko
2008-04-27 10:08 pm UTC (link)
Se vi pensas pri la argumentoj de ne-esperantistoj, sciu ke "mapli fremda aspekto" ne helpos al cxiuj, ecx malhelpos al pluraj.

Mi ne scias kiom gxi allogos kaj kiom gxi forpusxos; mi simple povas diri ke unu el la plej oftaj kontrauxdiroj kiujn mi auxdas de ne-esperantistoj estas ke Esperanto estas tro-euxropa. Kaj vi volas pli-euxrop-aspektigi gxin. Do por tiuj homoj, vi malhelpas al Esperanto. Sed, denove, mi ne povas diri cxu tiuj homoj plias ol la homoj por kiuj gxi helpos.

(Reply to this) (Parent)


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…