Tio estis la plej bona, amuza kaj interesa Internacia Seminario, kiun mi ĉeestis! Eble eĉ pli bonega ol la IJK en Svedio antaŭ 2½ jaroj, mi ne certas. Nun, ke ĝi finis, mi restas sola, sola, soooola... Nun, jes, vere la post-IS-a depresio kaptis min. Mi jam komencis sopiri ĉiujn afablajn homojn de tie. Mi nepre devas altingi la sekva IS, kie ajn ĝi okazos.
Jen mia reporto...
1ª Tago: Mardo, la 27ª de Decembro
Frumatene mi prenis la buson kaj en la Lepsika stacidomo atendis
Ĉirkaŭ je la 6ª ni alvenis en la junulargastejo en Xanten, kie jam troviĝis
Post la vespermanĝo Felix kaj Aneta bonvenis nin en la "Nirvano" kaj la domestro de la junulargastejo faris amuzan paroladon, kiun bonege tradukis Felix.
2ª Tago: Merkredo, la 28ª de Decembro
La programskemo, kiun ni estis ricevitaj, nur malofte ĝustis. Pro tio ekzistis programtablon en la enirejo de la junulargastejo. Kaj unue dum iu IS oni havis paperajn leterujojn de ĉiu partoprenantoj ĉe iu muro — ege praktika afero! Mi kredas ke mi dormis preskaŭ ĝis la tagmanĝo, sed mi ne certas. Okazis diskutrondo pri ateismo, kiu estis sufiĉe interesa. Kiam mi ne estis ĉe iu prelego, kurso aŭ evento, mi kutime babilis kun la geuloj, ludis Kembriĝan Maŭon (Cambridge Mao) kun la aliaj aŭ kantis iujn ajn frenezajn kantojn, esperante aŭ ne, kun Timwi. Je la vespero okazis koncerto de Kadakar (Rolf el Britio), kiun mi ne ĉeestis, sed la koncerto de Jomo estis bonega, kiel mi ekspektis. Li ludis multe da konataj kantoj kaj eĉ kelkajn ne-esperantajn. Ŝajnis ke li tute ne bezonis paŭzon, tiel longe li ludis gitaron kaj kantis. Vere impresitis min!
Dum la vespermanĝo aŭ jam antaŭe mi interkonis kun ĉarma knabineto kun la nomo Carolin, kiu venis el Ŝvabio kaj tute ne ŝajnis ŝati paroli la altgermanan, hehe. Aĥ jes... ^^
Kun Anja kaj Наталья mi elprovis la diskejon, sed tie ofte ne dancis multe da homoj. Eble ĉar ĝi estis iomete for de la aliaj lokoj en la domo.
3ª Tago: Ĵaŭdo, la 29ª de Decembro
Ĉar mi je la pasinta nokto tiel malfrue enlitiĝis, mi preterdormis ne nur la maten- sed eĉ ankaŭ la tagmanĝon! Miaj amikoj jam miris, kial mi ne aperis dum la tagmanĝtempo. La matenmanĝon dum IS ja ne manĝas multe da partoprenantoj, ĉar oni kutime dancadas, babilas aŭ ludas ludojn ĝis longe post meznokto. Timwi iris al kurso de Gunnar pri kantotekst-tradukado, kaj mi fakte volis ankaŭ ĉeesti, sed Yvonne kaj mi havis ege interesan paroladon pri lingvoj. Mi ne estas la sola kiu ne povas transvivi sen siaj vortaroj kaj gramatikoj! Yvonne kunportis gramatiklibrojn kaj vortarojn por la ĉina, la malagasa, la indonesa, la nahuatla kaj la kmera lingvo, dum mi kunportis ilin en la finna, ĉina, esperanta, kosa, klingona kaj nederlanda. Freneze, ĉu ne? Iu komencis fari afiŝon por kolekti "Feliĉan Novjaron!" en ĉiu lingvo, kaj Yvonne kaj mi povis aldoni kelkajn tradukaĵojn al ĝi. Mi pensas ke ni je la fino de la IS havis 40 tradukaĵojn.
Post la vespermanĝo je la 19ª mi iris al eta kurso de Helen Bärlin pri la japana. Estis interesa, kvankam mi ne lernis multe, ĉar mi jam scias "multete" pri ĝi. Sed ne gravas. Al la vesperprogramo venis la urbestro de Xanten kaj faris grandan paroladon pri la urbo kaj kion li pensis pri nia lingvo — li preskaŭ parolis pli multe ol Felix povis traduki. Poste venis Amir de Esperanto Desperado kaj kantis kelkajn kantojn. Sed kiam Krio de Morto venis, la plejparto de la partoprenantoj forlasis la koncertejon, ĉar ilia muziko ne estis laŭ ĉies gusto. Mi iris al la gufujo por babili kun Anja kaj Наталья, kaj ankaŭ kun multe da aliaj homoj...
Kun la nederlandanoj ekzemple! Mi eltrovis ke ilia lingvo ne ŝajnas esti tro malfacila. Mi plejparte provis "nederlandigi" germanajn vortojn kaj estis kelkfoje korigita far Oscar, Finjo, Rogier kaj Dmitri. Tielmaniere mi lernis sufiĉe rapide. Kun Helen kaj siaj ĉeĥaj amikoj Marek kaj Honza mi ankaŭ parolis en la gufujo...
4ª Tago: Vendredo, la 30ª de Decembro
Iam je la 4ª horo nokte mi decidis ne enlitiĝi, do mi restis veka ĝis la matenmanĝo (7:30 ĝis 8:30). Mi nun ne plu rememoras, kiun mi faris dum la tuta tago, sed la plejparto de la partoprenantoj iris al la Tuttaga Ekskurso al arkeologia parko de Xanten. Sed mi ne faris ĝin, simple pro malinteresiĝo. Anja, Наталья, Timwi kaj kelkajn aliajn ankaŭ restis en la domo. Posttagmeze ni ludis Kembriĝan Maŭon, pri kiu surprisante multe da homoj interesiĝis. Ankaŭ Carolin kaj Anja. Oni kutime ludas tiun ludon en la angla, sed Timwi esperantigis ĝin. Oni devus traduki "FLUXX" esperanten ankaŭ!
Vespere okazis la Multlingva Koncerto. Dolchamar (ne "Dolcxamar" kiel skribita en la programskemo) ludis poste, sed mi ne ĉeestis. Mi preferis babili kun Carolin kaj Sophia... kiam mi estis en la trinkejo, Somhairle (legu: "Sorle") el Irlando invitis min ludi iu ludon, kie oni devas provi dente levi tranĉitan plastbierbotelon de la fondo tuŝante la fondon nur per la piedoj... strange sed vere: mi venkis kaj Somhairle al mi volonte regalis min per trinkaĵo. Mi elektis pomsukon, ĉar mi ne vere ŝatas la alkoholaĵojn tie. Freneza afero, ĉu ne?
5ª Tago: Sabato, la 31ª de Decembro
Sabate mi iris al prelego, kiu nomiĝis "Kultura ŝoko: miaj spertoj en Ĉinio", farita de Niĝeriano kiu loĝis en Chongqing por jam 3 jaroj. Poste komencis la vespermanĝo kaj multe da homoj jam vestiĝis belaj por la silvestra balo. Multe da homoj dancis sur la balo kaj tiam iĝis tempo: SILVESTRO! Rolf kun sia grupo ludis la lastan kanton de 2005, kiu kompreneble estis "The Final Countdown", tiam ĉiuj 150 (aŭ iom) homoj nombris la lastajn 10 (fakte ja 11 pro la ŝaltsekundo) sekundojn de la jaro kaj je 0:00 ĉiu eksaltis kaj ĝojkriis por bonvenigi la novan jaron. En la tuta Nirvano oni nur povis aŭdi ege laŭtan blankan muĝon. Poste, ĉiu ĉirkaŭbrakumis ĉiun kaj oni deziras al la alian bonan novjaron ktp. Kia belega atmosfero!
6ª Tago: Dimanĉo, la 1ª de Januaro
Jen la jaro 2006! Mi ne tradancis la nokton, sed nur en- kaj ellitiĝis malfrue. Mi pensas ke mi ellitiĝis je la 2ª kaj duono, posttagmeze, do la aliaj jam estis partoprenantaj la novjaran promenon. Nur kelkaj restis en la domo. Denove okazis japanan kurson, je tiu tago. Mi kredas ke mi kaj Timwi kaj la aliaj ludis Fluxx kaj Kembriĝan Maŭon kaj Set! la tutan tagon ĝis vespere. Mi ankaŭ parolis kun tiu blinda ino. Mi bedaŭrinde ne memoris ŝian nomon. Post tio estis la novjara koncerto. Kelkaj homoj kantis, kelkaj aliaj ludis instrumentojn, kaj tiel plu. Sed mi ne tiel multe ŝatis ĝin. Sed Finjo el Nederlando kantis esperantigitan odeon "Come, Come, Ye Sons of Art!" de Henry Purcell (ŝi fakte havas ekzakte la ĝustan voĉon por tiu kanto), mi tre ŝatis ĝin! Ŝi tradukis la kanton kune kun Sebastian Hoffmann.
7ª Tago: Lundo, la 2ª de Januaro
La lasta tago de la IS... Sebastian Kirf montris filmon pri siaj spertoj en Bona Espero, Brasilio. Marek el Ĉeĥio faris kurson pri Toki Pona (la fama planlingvo de
afliktita
8ª Tago: Mardo, la 3ª de Januaro
Mi pakis mian sakon kaj forlasis mian ĉambron. Longe aspektis la tempo ĝis la hejmvojaĝo, sed tamen la IS ne devintus ĉesi! Estis tiel aflikita adiaŭi ĉiujn, precipe Carolin, Nadine kaj Anja. Je la 12ª ĉirkaŭ, Christian kaj mi veturis hejmen. Kiam mi alvenis en Halle, mi ankoraŭ pensis esperante...
Mi vere sopiras tiun ĉi Internacia Seminario... kaj Carolin. Kaj Nadine. Kaj Anja... mi ne povas atendi la sekvontan IS-on. Mi demandas min, kie ĝi okazos...?
P.S.: Jen la fotoj, kiuj partoprenantoj jam alŝutis...
• fotoj de Наталья П.
January 6 2006, 06:41:19 UTC 6 years ago
Ne, fakte nur 10 sekundoj, cxar la sxaltsekundo okazas je meznokto law UTC... do je la 1a horo en Germanio.
Sxajnas, ke vi pasadis bonegan tempon! Mi demandas min, kiel estus por mi atendi IS ;)
January 6 2006, 14:45:25 UTC 6 years ago
January 6 2006, 15:00:45 UTC 6 years ago
Mi kutime bezonas suficxe de dormado, do mi ne scias, se placxus al mi esti en ejo kie la aliaj babiladas kaj ludadas post meznokto... aw ili igus min ne povi dormi, aw mi ne estus parto de la faradoj sed "eksterulo".
Tion vi opinias? Estas cxi tie uloj kiuj endormigxas frue?
(Ecx kun la klingonoj estas malfacila afero... ankaw tiuj kutimas babiladi kaj trinkadi nokte, kaj mi ete sentis min ne parto aw ne plene akceptata... kiel strangxulo kiu malaperas je malkutima, tro frua horo cxiu vespero.)
Eble mi ne estas tiel juna kiel mi estis alifoje...
(Mi ankaw ne scias se mia scio de la lingvo suficxas. Kiel bone parolas la aliaj Esperanto? Bone, cxiuj? Aw estas kaj spertaj kaj malspertaj parolantoj?)
January 6 2006, 16:57:59 UTC 6 years ago
lingvosperto
"Mi kutime bezonas sufiĉe de dormado, do mi ne scias, ĉu plaĉus al mi esti en ejo kie la aliaj babiladas kaj ludadas post noktomezo... aŭ ili igus min ne povi dormi, aŭ mi ne estus parto de la faradoj sed "eksterulo".Kion vi opinias? Ĉu estas ĉi tie uloj kiuj endormiĝas frue?
(Eĉ kun la klingonoj estas malfacila afero... ankaŭ tiuj kutimas babiladi kaj trinkadi nokte, kaj mi ete sentis min ne parto aŭ ne plene akceptata... kiel strangulo kiu malaperas je malkutima, tro frua horo ĉiun vesperon.)
Eble mi ne estas tiel juna kiel mi estis alifoje...
(Mi ankaŭ ne scias ĉu mia scio de la lingvo sufiĉas. Kiel bone parolas la aliaj Esperanto? Ĉu ĉiuj bone? Aŭ ĉu estas kaj spertaj kaj malspertaj parolantoj?)"
Via lingvonivelo estas tute en ordo por la IS. Multaj homoj jam partoprenis ĝin kun multe malpli bona rego de Esperanto. Ne timu tion do.
Pri dormado: Kunprenu orelŝtopilojn. Vi ne ofte bezonos ilin, sed eble foje jes. Mi intertempe mem iomete atentas ( = devas atenti) pri sufiĉa dormo, sed neniu estas ofendita, se vi iras frue dormi. Ĉiu mem decidas, kion fari. Memoru, ke esperantistoj (male al klingonoj!) estas nemilitemaj kaj do ne mortigos vin, se vi agas kontraŭ la kutimoj.
January 6 2006, 16:46:41 UTC 6 years ago
atentigo pri falsa amiko
to attend -> partopreniatendi -> to wait
Anonymous
January 6 2006, 15:23:59 UTC 6 years ago
Stephi.
January 6 2006, 22:34:23 UTC 6 years ago
Mia kara Sxoli, kia rakonto!
Estis plezure legi viajn impresojn pri tiu vere bona IS! Mi bone komprenas viajn sopirajn kaj tristajn tipe post-IS-ajn sentojn... en mia kapo ankau vagadas multaj belaj memoroj.Mi ankau ghuis revidi vin :-)
January 8 2006, 02:49:27 UTC 6 years ago
Mia kara sinjoro kantoklubo...
Ne demandu pri sunbrilo! Tio ja ne plu estas bela!(Sed nun mi finu la laŭvortajn tradukojn de germanlingvaj diraĵoj.)
Eble vi interesiĝas pri la kvin receptoj kontraŭ la "post-IS-sindromo" (IS-bluso), kiujn mi kiel veterano kolektis.
January 9 2006, 16:46:23 UTC 6 years ago
Re: Mia kara sinjoro kantoklubo...
Ha jes... tio vere helpus min nun! Mi ja evidente montras ĉiun simptomon de la post-IS-sindromo. Dankon denove por la helpo! :)January 8 2006, 03:08:20 UTC 6 years ago
korektoj kaj komentoj
"Tio estis la plej bona, amuza kaj interesa Internacia Seminario, kiun mi ĉeestis! Eble eĉ pli bonega ol la IJK en Svedio antaŭ 2½ jaroj, mi ne certas. Nun, ke ĝi finis, mi restas sola, sola, soooola... Nun, jes, vere la post-IS-a depresio kaptis min. Mi jam komencis sopiri ĉiujn afablajn homojn de tie. Mi nepre devas altingi la sekva IS, kie ajn ĝi okazos.Jen mia reporto..."
Mi ĝojas, ke vi finfine atingis la saman sentostaton kiel mi dum multaj jaroj dum kaj post la IS! Pri receptoj kontraŭ la depremiĝo post la IS mi skribis en alia komento al tiu ĉi enskribo.
"Post ke ni ricevis niajn nomŝildojn ..."
"Post kiam" aŭ simple "post"
"ni okupis nian ĉambron, kiun Timwi kaj mi dividis la ĉambron ..."
"la ĉambron" estas superflua
"kiun jam preskaŭ ĉiu komencis nomiĝi "Esperanto-Anja", pro mi"
nomi
"el Russio"
Rusio
"inkluzive de la svisgermanan"
la svisgermana
"la anglan, Esperanto, la hispanan"
Esperanton
"Pro tio ekzistis programtablon"
programtabulo
"Vere impresitis min!"
Vere impresis min
"mi interkonis kun ĉarma knabineto "
konatiĝis
"post meznokto"
noktomezo
"Timwi iris al kurso de Gunnar pri kantotekst-tradukado, kaj mi fakte volis ankaŭ ĉeesti, sed Yvonne kaj mi havis ege interesan paroladon pri lingvoj."
Aha, tial vi ne venis! Sed la prelego jam okazis la 28an, ne la 29an, kiel la broŝuro indikis. Mi intence petis okazigi ĝin jam la unuan plenan tagon, ĉar tiam mi kutime ankoraŭ havas voĉon kaj energion.
"ne povas transvivi "
travivi aŭ postvivi
"Iu komencis fari afiŝon por kolekti "Feliĉan Novjaron!" en ĉiu lingvo, kaj Yvonne kaj mi povis aldoni kelkajn tradukaĵojn al ĝi. Mi pensas ke ni je la fino de la IS havis 40 tradukaĵojn."
La aktuala numero de "Kontakto" montras sur la kovrilpaĝo novjarajn bondezirojn en multaj lingvoj.
"Iam je la 4ª horo nokte mi decidis ne enlitiĝi, do mi restis veka ĝis la matenmanĝo (7:30 ĝis 8:30). Mi nun ne plu rememoras, kiun mi faris dum la tuta tago, sed la plejparto de la partoprenantoj iris al la Tuttaga Ekskurso al arkeologia parko de Xanten. Sed mi ne faris ĝin, simple pro malinteresiĝo."
Jes!!! Resti veka ĝis la matenmanĝo kaj ne partopreni la tuttagan ekskurson - tio estas la ĝusta spirito! Vi rajtas fieri pri tio, ke vi iĝis vere sperta IS-partoprenanto.
"pri kiu surprisante multe da homoj interesiĝis"
surprize
"Somhairle al mi volonte regalis min per trinkaĵo"
"al mi" superfluas
"Poste komencis la vespermanĝo"
komenciĝis
"Kia belega atmosfero!"
etoso
"Denove okazis japanan kurson"
japana kurso
"Sed Finjo el Nederlando kantis esperantigitan odeon "Come, Come, Ye Sons of Art!" de Henry Purcell (ŝi fakte havas ekzakte la ĝustan voĉon por tiu kanto), mi tre ŝatis ĝin! Ŝi tradukis la kanton kune kun Sebastian Hoffmann."
Fakte estis mi kun kiu ŝi tradukis ĝin. Sebastian kun ŝi venis dum la kafopaŭzo al mi kaj klarigis la ideon. Kaj jes, Finjo vere bone kantas - kaj sufiĉe bone regas la lingvon, por fari preskaŭ tute memstare tradukon de tiu kanto, kiel mi kun agrablo konstatis.
"La lasta tago de la IS..."
La lasta plena tago de la IS
"Bona Espero, Brasilio"
Brazilo
"(la fama planlingvo de sonjaaa, kaj por la lasta vespermanĝo "
mankas ")"
"Sed Anja ankoraŭ estis tie, mi kun ŝi babilis longe kaj ni ambaŭ iĝis iomete malgajaj pro la fino de l' IS.
afliktita"
Kial la vorto "afliktita" legeblas tie tute sole?
Bone, ke mi ne estas la sola persono, kiu transiras tiun sentoŝanĝiĝon dum la lasta nokto. Estas tute kutima fenomeno ĉe mi.
January 9 2006, 17:00:38 UTC 6 years ago
Re: korektoj kaj komentoj
Dankon pro la korektado.En mia vortaro (de Erich-Dieter Krause) mi fakte trovis la vorton transvivi, mi kredas... ĉu vi certas, ke tio ne ekzistas?
"Kontakto", ĉu tio estas esperanto gazeto? Sed oni ja ankaŭ ĉe Omniglot kaj diverzaj aliaj retejoj povas trovi tradukojn de tiu frazo...
Pri Finjo: Ĉu vi konas la "Techno Opera" el la filmo "La Kvina Elemento"? Tie iu blua ekstraterulino(?) kantas kanton, kiun mi bonege povas imagi kantita de Finjo. Mi demandis ŝin, sed bedaŭrinde ŝi ne vidis la filmon. Aĥ vi ŝade!
Kial la vorto "afliktita" legeblas tie tute sole?
Ĉar mi hazarde trovis ĝin ne nur en la vortaro, sed ankaŭ ege bona adjektivo, kiun mi planis uzi poste. Mi tiam forgesis forigi ĝin. Tial. :)
January 10 2006, 17:06:50 UTC 6 years ago
opera kantado
"En mia vortaro (de Erich-Dieter Krause) mi fakte trovis la vorton transvivi, mi kredas... ĉu vi certas, ke tio ne ekzistas?"Dankon pro la indiko!
La eta Krause fakte diras "postvivi, transvivi".
La granda Krause konas "travivi" kiel "durchleben, erleben".
PIV2 eĉ mencias "postvivi, supervivi, transvivi" kun la signifo de "überleben".
Damne. Tiam la traduko "Travivos mi" por "I will survive" malĝustas, almenaŭ se oni alcelas rektan laŭvortan tradukon. (Oni povas diskuti, ĉu vere temas pri "ne morti" aŭ ĉu pri "vivi plu post iu malbona travivaĵo".)
">>Kontakto<<, ĉu tio estas esperanto gazeto? Sed oni ja ankaŭ ĉe Omniglot kaj diversaj aliaj retejoj povas trovi tradukojn de tiu frazo..."
Kontakto estas unu el la du gazetoj, kiujn ĉiuj TEJO-membroj ricevas. Kio? Vi ankoraŭ ne estas TEJO-membro? Tiam tuj ŝanĝu tion!
"Pri Finjo: Ĉu vi konas la >>Techno Opera<< el la filmo >>La Kvina Elemento<<? Tie iu blua ekstraterulino kantas kanton, kiun mi bonege povas imagi kantita de Finjo. Mi demandis ŝin, sed bedaŭrinde ŝi ne vidis la filmon. Aĥ vi ŝade!"
Mi konas la filmon kaj memoras la karakteron (Diva Plavalaguna). Sed se tiu muziko plaĉas al vi, vi ekkonu la Finnan sopranon Liisa Viinanen, kiu jam kantis operon en Esperanto dum la KEF 2005!
January 8 2006, 15:37:59 UTC 6 years ago
"Mi nepre devas altingi la sekva IS, kie ajn ĝi okazos."
Mi diras nur: "Mi rebalaos."
January 17 2006, 14:16:00 UTC 6 years ago
Ik kan me wel herinneren dat je door ons gecorrigeerd werd,
sed mi ne rememoras ke vi estis korigita de ni en iu ajn imagebla senco... :-)
January 17 2006, 18:40:58 UTC 6 years ago
Hi Oscar!
LOL, nu dat je 't vermeldst. ;)January 30 2006, 10:51:53 UTC 6 years ago
Re: Hi Oscar!
LOL, nu dat je 't vermeldst. ;)vermeldt
Pardonu mian
korigemonkorektemon ;)January 30 2006, 16:41:25 UTC 6 years ago
Re: Hi Oscar!
Ne gravas. ;)