Jen mi denove!
Hieraŭ mi revenis de la KEKSO-renkontiĝo, tio estis malgranda 3-taga renkontiĝo por gejunuloj kaj komencantoj de Esperanto en Germanio. La 8ª KEKSO okazis pasintsemajne en Dessau kaj la unuan fojon ĝi estis organizata kune kun porjunulara agogrupo
Was bewegen e.V. Ni kune okupis la junulargastejon de Dessau en la "Waldkaterweg 11" — bedaŭrinde ni ne trovis iun arbaran virkaton tie. ;)
17 esperantistoj partoprenis, nome: André, Andreas, Bích Ngọc ("Bigi"), Cecilia, Helen, Hanne, Judit, Julia, Leo, Liesa, Sarah, Stephan, Susan, Tiên, Tina, Ursula kaj Uta.
Tiuj de ni, kiuj venis el Leipzig, prenis la trajnon vendrede ĉirkaŭ je la 14ª horo kaj alvenis ĉe la junulargastejo ĉirkaŭ 1½ horojn poste, kie ni jam estis bonvenataj de kelkaj homoj. Leo disdonis al ni la nomŝildojn kaj la ŝlosilojn por la ĉambro. Bedaŭrinde mia nomŝildo subite perdiĝis kaj mi devis mane skribi iun. En la ĉambro mi loĝis kune kun aliaj 7 personoj. Oni rakontis al mi, ke multe da homoj parolis dumnokte... almenaŭ Tina kaj Cecilia kaj Bigi. Mi ne rimarkis ion, bedaŭrinde.
Poste, ni faris prezentrondon kaj ludis tiun frenezan tasoludon. Kiam la homoj de
Was bewegen alvenis, du ege strange vestitaj homoj (unu estis geja, rozkolora furo!) kaj faris improvizan teatraĵon kaj rakontis al ni desegnante monstran rakonton. Al mi plaĉis, fakte. ;) La homoj ankaŭ havis 3 rulseĝojn por montri al interesataj homoj kiel estas sidi en unu. Ĉiu provis ĝin kaj havis multe da plezuron fakte. Mi ankaŭ, kaj ne estis facile turni en la komenco.
Estis planita, ke la homoj de
Was bewegen kuiru la vespermanĝon, kies konsistaĵoj alvenis ege malfrue en la vespero. Bedaŭrinde ne multe de tiuj homoj ŝatis labori en la kuirejo, sed ĉar ni ĉiuj ege malsatis, la KEKSO-partoprenantoj ĉefe kuiris ĝin. Estis paelja kaj gustis enorde, kvankam mi jam manĝis pli bone...
Do, je tiu tago ni tre malfrue enlitiĝis.
La matenmanĝo poste estis tre bone laŭ mi. Poste, ni organizis la Esperantajn kursojn. Liesa gvidis la kurson por la komencantoj, inter kiuj ankaŭ estis kelkaj novuloj de
Was bewegen. Mi fakte planis gvidi la kurson por la progresantoj, sed rimarkis, ke mia nivelo estis iomete alta. Kaj ĉar la kurso de Liesa komenciĝas de nulo, estus kelkaj homoj en la mezo. Julia el Chemnitz volis gvidi kurson por la altniveluloj, sed Liesa kaj mi decidis ke ili (do, du homoj aŭ iom) verŝajne ne bezonus kurson, do ni proponis al Julia fari meznivelan kurson inter tiuj de mi kaj de Liesa. Ŝi ŝatis la ideon kaj ni realigis ĝin. Do, en mian kurson venis Tina, Ursula, Uta, Stephan kaj Helen kaj mi jam preparis materialon kaj ludojn por fari. Estis ne malbone.
Post tio, ni iris al la urbo Dessau por renkonti alian Esperantistan grupon, kiu pli malpli hazarde estis en Dessau: ni kune estis en iu restoracio, manĝis flamkukon kaj... fakte preskaŭ tute ne babilis kun ili. Poste, ni iris tra la urbo, kuŝis sur herbejo ie por manĝumi kaj ludi la homlupan ludon. Sekvis migrado tra la urbo kaj ni ankaŭ volis disdoni flugfoliojn pri nia lingvo, sed Dessau preskaŭ estis malplena tiutempe, haha! Do, preterpasante la Bauhaus, ni iris hejmen al la gastejo.
Tie ni kuiris por ĉiuj nudelojn kun saŭco. Estis sufiĉe bongustaj, fakte, laŭ mi. Manĝinte, Leo preparis la diskejon kaj faris salsakurson kun Liesa. Mi unue partoprenis, sed ĉar mi ege malsukcesis lerni eĉ la bazajn paŝojn, mi ĉesis. Tina konvinkis min kundanci denove, sed mi tre malŝatis ĝin tamen... mia kapo vere ekdoloris kaj mi sentis min tute stulta. Mi simple ne kapablas danci.
Dimanĉon ni devis paki kaj forlasi la ĉambron ĝis la 10ª horo. Ni ankaŭ matenmanĝis kaj denove faris kursojn. Tiu mia kurso estis eĉ pli bona, kaj mi tre ĝojis, ke Tina laŭdis ĝin. Ni babilis multe. Oni proponis al mi ankaŭ ĉe la Lingva Vespero fari tiajn ekzercojn.
La tagmanĝo tiam estis ege bongusta:
kapsiketa viandaĵo senvianda. Do, tofuo aŭ io anstataŭigis la viandon kaj oni vere ne rimarkis tion. Tre bone farita!
Je la fino, la estroj de ambaŭ renkontiĝoj dankis al la gastoj kaj Leo eĉ havis malgrandajn donacojn por la helpantoj, inkluzive la kursgvidantoj. Sed ne nur li — ankaŭ ni havis donacon por Leo: kompleton por fari suŝion! :)
Tiam ni pakis ĉiujn aferojn kaj forlasis la junulargastejon irante al la stacidomon. Leo kunprenis kelkaj homoj aŭte al Leipzig. Ĝuste, al Leipzig! Ni planis fari malgrandan postrenkontiĝan renkontiĝeton en nia urbo. Aŭte kaj trajne ni alvenis tie post ĉirkaŭ 2 horoj kaj sidiĝis en la parko ĉirkaŭ la Cigna Lageto en Leipzig, kie ni provis (malsukcese) formanĝi la reston de niaj dolĉaĵoj, ludis la homlupan ludon denove kaj babilis iomete... almenaŭ eble duonon de la tuta partoprenantaro faris tion.
Jen finis la 8ª KEKSO kaj ni ĉiuj revenis hejmen kun malsanaj stomakoj. ;)
Ni jam pripensis pri la sekvonta KEKSO... la ideo estis okazigi ĝin en Hamburg. Tio estos dum Pasko 2010.
Se iu interesiĝas pri fotoj kaj estas ano de
StudiVZ, la fotojn vi trovos
ĉi tie.
Citaĵo de la tago: Kiam mi staris antaŭ la stacidomo en Leipzig kun la esperanta flago en mia mano, iu ulo alproksimiĝis min kaj demandis:
"Ĉu estas ludo hodiaŭ?" ("Ist heut' Spiel?") :D
P.S.: Mi ĵus legis ĉe Vikipedio, ke la UK 2011 okazos en Danio?! Whoa, mi esperas, ke mi ne estos en Ĉinio tiutempe, ĉar mi certe volus iri tien...